Robert S. Ridgely
| Robert S. Ridgely | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 14-an de januaro 1946 (80-jaraĝa) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | zoologo • ornitologo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert Sterling RIDGELY (naskita la 14-an de januaro 1946) estas usona ornitologo, specialiĝanta pri la neotropikoj. Li estas kunaŭtoro de tri libroj pri neotropika ornitologio: la kampa gvidilo The Birds of Panama (kun John Gwynne), The Birds of Ecuador (kun Paul Greenfield), kaj The Birds of South America (kun Guy Tudor), el kiuj aperis du monumentaj volumoj (el kvar), kovrantaj la paserbirdojn. Li longe estis aligita kun la Akademio de Naturaj Sciencoj en Filadelfio, poste vicprezidanto ĉe la American Bird Conservancy (Usona Birda Konservejo) ĝis 2006. En 2001 li ricevis la Eisenmann-Medalon de la Linea Societo de Novjorko. En 2006, li ricevis la Premion Chandler Robbins de la Usona Birdasocio.[1] Li funkciis kiel prezidanto de la Rainforest Trust ĝis 2021, poste fariĝante emerita prezidanto, kaj estas unu el la fondintoj de la konservadisma NRO Fundación de Conservación Jocotoco, kiu, kunlaborante kun la Trust, posedas kaj administras dek naturrezervejojn en Ekvadoro.
Dokumentado de la birdo kiu bojas
[redakti | redakti fonton]Ridgely kaj kolega birdobservanto John Moore dokumentis novan glaralion dum sia migrado tra la Andoj en Suda Ekvadoro proksime al la Nacia Parko Podocarpus en novembro 1997. La birdo estis konata de lokaj farmistoj kiel "Jocotoco" laŭ ŝildo ĉe la malkovrejo. La birdo estas stranga pro sia unika krio: ĝi hupas kaj ĝi bojas. La birdo estis nomita jokotoka gralario aŭ gralario de Ridgely (Grallaria ridgelyi).[2] La gralario de Ridgely estas unu el la plej grandaj birdoj nove dokumentitaj en la pasintaj 50 jaroj. Li suspektas, ke ĝi restis nerimarkita de sciencistoj tiel longe ĉar aŭ ĝi havas tre malgrandan teritorion aŭ ĝi bojas nur dum mallonga reprodukta sezono.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Prestigious award for Dr Robert Ridgely (6 December 2011). Arkivita el la originalo je 11a de Marto 2012. Alirita 2a de Oktobro 2012 .
- ↑ The Academy of Natural Sciences, Philadelphia - The History of Ornithology at ANSP - Current Situation Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ The Bird that Barks - SciAm 22a de Junio, 1998

