Robert Scheidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Scheidt en 2004

Robert Scheidt [robert ŝajdt] (naskita la 15-an de aprilo 1973 en São Paulo, Brazilo) estas brazila regattisto. Li gajnis du ormedalojn (en 1996 kaj 2004), du arĝentmedalojn (en 2000 kaj 2008) kaj unu bronzmedalon (en 2012) en kvin Olimpiaj Ludoj[1]. Li estas unu el la plej sukcesaj regattistoj de Olimpiaj Ludoj[2], kaj unu el la plej sukcesaj brazilaj olimpikaj atletoj[3].

Li komencis velŝipi en la Optimisto-klaso de veladolernejo en la lago de Guarapiranga (sude de São Paulo) kaj estis dufoje brazila kaj sudamerika ĉampiona infano en tiu klaso en en 1985 kaj 1986[4].

Pro sia pezo kaj grandeco, li ŝanĝis la Optimisto-klason al en la Snipe-klaso por daŭrigi sian trejnadon, klasifikitante la duan en la Junula Brazila Konkurso Snipe 1989 kaj gajnante konkursojn en 1990, 1991 kaj 1992[5]. En 1990, li komencis alterni la Snipe-n kun la Laser-n kaj ankaŭ gajnis la brazilan Junulan Laser-ĉampionadon en 1990, 1991 kaj 1992. En 1991 li gajnis la mondan Junulan Laser-ĉampionadon. Ekde 1993 li prefereble konkursis en la Laser-klaso, kaj en tiu klaso li gajnis naŭ mondĉampionadojn (1995, 1996, 1997, 2000, 2001, 2002, 2004, 2005 kaj 2013). Li ankaŭ estis mondĉampiono kun Bruno Prada en la Star-klaso (pri kiu la skipo inkludas du regattistojn en la velŝipo) en 2007, 2011 kaj 2012.

En la Somera Olimpiko 2012, Scheidt gajnis sian kvinan olimpikan medalon: bronzmedalo en la Star-klaso; li bedaŭris ne havi la ormedalon, ĉar estis la lasta olimpika konkurso en la Star-klaso[6], sekvis ke li partoprenis en la Laser-konkurso dum la Somera Olimpiko 2016[7] (lia 6-a partopreno al Olimpiaj Ludoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]