Robert Watts (artisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Watts
Persona informo
Aliaj nomoj Watts, Bob
Naskiĝo 14-an de junio 1923 (1923-06-14)
en Burlington
Morto 2-an de septembro 1988 (1988-09-02) (65-jaraĝa)
en Martins Creek
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • ilustristo • videoartisto • ludartisto
vdr

Robert Watts estis usona artisto plej bone konata pro sia verko kiel membro de la internacia avangarda arta movado nome Fluxus. Naskiĝinta en Burlington (Iovao) la 14an de junio 1923[1][2] li iĝis Profesoro de Arto ĉe la Douglass College, Universitato Rutgers, Nov-Ĵerzejo, en 1953, posteno kiun li tenis ĝis 1984. En la 1950-aj jaroj, li estis en tre proksima kontakto kun aliaj instruistoj ĉe Rutgers kiaj Allan Kaprow, Geoffrey Hendricks kaj Roy Lichtenstein. Tio kondukis kelkajn kritikistojn postuli ke la poparto kaj la konceptarto ekis ĉe Rutgers.[3][4]

Li organizis la pra-fluxuan Yam Festival, en majo de 1963 kun George Brecht, kaj estis unu el la ĉefaj protagonistoj, kun George Maciunas, ĉe SoHo, Novjorko, en artista kvartalo. Li mortis la 2an de septembro 1988 pro pulmokancero en Martins Creek, Pensilvanio.[5]

Li estis konata ankaŭ kiel Bob WattsDoctor Bob.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Robert Watts on Fluxus Artpool
  2. Cybermuse. Arkivita el la originalo je 2020-03-18. Alirita 2015-04-08.
  3. Sid Sachs. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 2015-04-08.
  4. Corinne Robins. Arkivita el la originalo je 2012-02-29. Alirita 2015-04-08.
  5. New York Times Obituary

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]