Li estis la plej grava reprezentanto de la itala pozitivismo. Li reprenis en siaj verkoj, almenaŭ parte, la ideojn de Auguste Comte kaj konstruis sistemon koresponda al la ideoj de la eŭropa pozitivismo, tamen - laŭ la kritikoj - sen subteni ĝin per aŭtenta scienca kulturo. Komence sacerdoto kaj katolikateologo, li forlasis religion, kaj iĝis ateisto kaj pozitivisto. Instruisto de historio de la filozofio dum 28 jaroj ĉe la Universitato de Padovo, kontribuis al la konatigo de la teorioj de Darwin en la italaj lernejoj kaj ankaŭ al la tiam naskiĝanta moderna psikologio kaj al la nova pedagogio. Mortis, memmortige, je 92 jaroj, post longa periodo de fizika malboniĝado.
↑citita en: Alberto Bonetti, Massimo Mazzoni, L'Università degli studi di Firenze nel centenario della nascita di Giuseppe Occhialini (1907-1993), Firenze University Press, 2007, pag. 90, noto