Roberto Bellarmino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Roberto Bellarmino
San Roberto Bellarmino.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 4-an de oktobro 1542 (1542-10-04)
en Montepulciano
Morto 17-an de septembro 1621 (1621-09-17) (78-jara)
en Romo
Tombo Romo
Alma mater Pontifika Gregoria UniversitatoUniversitato de Padovo
Profesio teologo, verkisto, bibliotekisto, universitata profesoro, katolika sacerdoto
Lingvoj latina lingvo
v  d  r
Information icon.svg
Sankta Roberto Bellarmino

Sankta Roberto BELLARMINO (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1542 en Montepulciano, mortinta la 17-an de septembro 1621 en Romo) estis katolika kardinalo kaj Doktoro de eklezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Vincenzo Bellarmino estis la ĉefa oficisto de la urbo, la patrino Cinzia Cervini la fratino de la posta papo Marcelo la 2-a. Kiam Roberto estis 15-jaraĝulo la jezuitoj malfermis lernejon en la urbo. Li estiĝis unu el la unuaj lernantoj tie. Kontraŭ la volo de la patro li aliĝis en la 21.9.1560 al la ordeno de la jezuitoj. Poste li studis en Romo filozofion ĉe la Roma Kolegio. Poste li deĵoris kiel instruisto de retoriko en Florenco (1563/64) kaj en Mondovi (1564-67). Sekvis la jaroj de studado de teologio en Padovo kaj Loveno.

Ordinite pastro Bellarmino estis profesoro pri Kontroversa teologio en Loveno (7 jarojn) kaj en Romo (11 jarojn: tie li paralele estis predikisto kaj animzorganto de la ordenaj klerikuloj ĉe la Roma Kolegio). Lia plej ŝatata disĉiplo estis la juna dukido Luigi Gonzaga (sanktulo).

En 1588 Roberto emeritiĝis. En la 24.11.1594 li nomumitis provincestro de la jezuitoj en Napolo. Kelkajn jarojn pli malfrue li iĝis papa konsilisto kaj en 1599 kardinalo. Li estis disputema sed ĉiam dece argumentanta defendanto de la katolika kredo en tempo de ekfloranta protestantismo. Lia Eta katekismo por la popolo, eldonite en pli ol 60 lingvoj (latina versio de 1603), kaj multaj aliaj verkoj igis lin unu el la plej gravaj ekleziaj verkistoj. Pro diferencoj koncerne la doktrinon pri la Dia graco li demisiis en Romo. Sed baldaŭ poste (en la 21.4.1602) li konsekritis ĉefepiskopo de Capua.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Karakteriza por li estis, ke la intelektulo en rolo episkopa travojaĝis tri fojojn kontrolonte la tutan diocezon kaj zorgegis pri la malriĉuloj, la senlaboruloj kaj la malalta klerularo. En ĉiuj deĵoroj li restis humileca kaj animzorgema. Insultojn kaj humiligojn li toleris senproteste.

Post la morto de lia papa moŝto Klemento la 8-a kaj de ties posteulo Leono la 11-a Bellarmino dumkonklave de majo 1605 preskaŭ mem elektitis papo. Li tiam laŭdire preĝis A Papa tu libera me, Domine! - liberigu min, Sinjoro, de la papa ofico! La finfine elektita papo Paŭlo la 5-a nepre volis havi Bellarmino ĉe sia flanko. Tial Bellarmino povis ankoraŭ diversmaniere kunlabori en papaj kongregacioj. Lia tombo troviĝas en la Kirko Sankta Ignaco apud la tombo de la fondinto de la ordeno.

La 13-an de majo 1923 respektive la 29-an de junio 1930 faritis la beatigo/la sanktigo de li fare de papo Pio la 11-a. La sama papo deklaris Bellarmino doktoro de eklezio en la 17.9.1931.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Dottrina cristiana breve, 1752
  • Iudicium de libro, quem Lutherani vocant Concordiae. 1585
  • Disputationes de controversiis Christianae fidei adversus hujus temporis haereticos. Ingolstadt 1586-93
  • De translatione imperii Romani a Graecis ad Francos, adversus Matthiam Flaccium Illyricum. 1589
  • Christianae doctrinae explicatio. 1603
  • Tractatus de potestate summi Pontificis in rebus temporalibus. 1610
  • Institutiones linguae Hebraicae. Genf 1616
  • Explanatio in Psalmos. - Düsseldorf 1761-1765. Surrete.
  • De gemitu columbae sive de bono lacrymarum

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Xaver Arnold: Die Staatslehre des Kardinals Bellarmin: Ein Beitrag zur Rechts- und Staatsphilosophie des konfessionellen Zeitalters, München 1934
  • Ludwig Sedelaar: Die Lehre von der Mittlerschaft Christi nach dem heiligen Bellarmin, Würzburg 1937
  • Manfred Biersack: Initia Bellarminiana: die Prädestinationslehre bei Robert Bellarmin bis zu seinen Löwener Vorlesungen 1570-1576, Wiesbaden 1989
  • Thomas Dietrich: Die Theologie der Kirche bei Robert Bellarmin (1542-1621): Systematische Voraussetzungen des Kontroverstheologen, Paderborn 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]