Roberto Gviskardo
Aspekto
| Roberto Gviskardo | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Robert Viscart | ||
| Naskiĝo | ĉ. 1015 en Hauteville-la-Guichard, | |
| Morto | 17-an de julio 1085 en Kefalonio, Bizanca imperio | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | infekta malsano | |
| Tombo | Venosa | |
| Religio | kristanismo vd | |
| Familio | ||
| Dinastio | familio Hauteville vd | |
| Patro | Tancred of Hauteville (en) | |
| Patrino | Fressenda of Hauteville (en) | |
| Gefratoj | Mauger of Hauteville (en) | |
| Edz(in)o | Sikelgaita (en) Alberada of Buonalbergo (en) | |
| Infanoj | Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd | |
| Profesio | ||
| Okupo | militestro • soldulo • aventuristo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Roberto Gviskardo, aŭ en franca Robert Guiscard (ĉ. 1015 – 17a de Julio 1085) estis normana aventuristo rememorita pro la konkero de suda Italio kaj Sicilio. Roberto naskiĝis en la familio Hauteville en Normandio, iĝis Grafo de Apulio kaj Kalabrio (1057–1059), kaj poste Duko de Apulio kaj Kalabrio kaj Duko de Sicilio (1059–1085), kaj por mallonge Princo de Benevento (1078–1081) antaŭ revenigi la titolon al la Papo.
Lia kromnomo, en tiutempa Latina Viscardus kaj Malnovfranca lingvo Viscart, estas ofte farita kiel "la kapabla", "la ingenia", "la ruza", "la vulpo", aŭ "la mustelo". En Italaj fontoj li estas ofte Roberto il Guiscardo aŭ Roberto d'Altavilla (el Robert de Hauteville).

