Robin van der Vliet
Aspekto
| Robin van der Vliet | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Robin van der Vliet |
| Naskiĝo | 12-an de oktobro 1997 (28-jaraĝa) en Grave |
| Lingvoj | nederlanda • angla • Esperanto |
| Loĝloko | Grave • Wijchen |
| Nacieco | nederlandano |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (2015–) programisto |
| Esperanto | |
| Esperantistiĝis en | 2015 |
Robin VAN DER VLIET (naskiĝis la 12-an de oktobro 1997 en Grave) estas nederlanda esperantisto kaj programisto.
Ri estas aktiva kontribuanto en Vikipedio, Vikivortaro kaj Vikidatumoj. Ekde 2016 ri estas estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Ri kreis kaj mastrumas Telegramo.org, retejo por la Esperanto-komunumo ĉe la tujmesaĝilo Telegram.[1] Ri estis konsilanto por la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko,[2] kaj ri estas membro de la teamo, kiu kreas la sekvan version de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.[3] En 2022 ri subtenis la muzikalon June kaj Kune.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- esperante Persona retejo de Robin
- esperante Telegramo furoras inter Duolinguloj, intervjuo de Robin en Libera Folio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ van der Vliet, Robin. Robin van der Vliet. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-09-23 .
- ↑ Wennergren, Bertilo. Dankoj. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2022-08-06. Alirita 2022-09-23 .
- ↑ Wennergren, Bertilo. La PIV-teamo. PIV-Blogo (2020-12-27). Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2022-09-23 .

