Robinighof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robinighof
kastelo
puto [+]
Koordinatoj47° 48′ 52″ N, 13° 3′ 41″ O (mapo)47.814413.0614Koordinatoj: 47° 48′ 52″ N, 13° 3′ 41″ O (mapo)

Estiĝo1750

Robinighof (Aŭstrio)
Robinighof (Aŭstrio)
DEC
Robinighof
Robinighof

Map
Robinighof
Vikimedia Komunejo:  Robinighof [+]
vdr
Salzburg - Kastelo Robinighof en la kvartalo Schallmoos
memortabulo pri Danreiter kaj Mozart!

Robinighof estas en 1648 starigita baroka kastelo en la salcburga urboparto Schallmoos en Aŭstrujo (Robinigstraße 35).

Historio[redakti | redakti fonton]

Robinighof ĝuis sian unuan menciiĝon en 1648, do mallongan tempon post la unuaj grandaj sekigadaj agadoj fare de lia princ-ĉefepiskopa moŝto Paris von Lodron. La saman jaron ĝi iĝis posedaĵo (kiel ankaŭ aliaj bienoj en Schallmoos) de la katedralkapitulanaro. Tiutempe ĝi ankoraŭ nomiĝis Kochhof.[1] Vendo jam en 1657 faritis nome al Bartlme Reiter kontraŭ heredrajto. En 1744 akiris ĝin Georg Josef Robinig von Rottenfeld kiu komisiis en 1750, laŭ planoj de Franz Anton Danreiter, alikonstruojn je renesanca kastelo. La kastelo situas ĉe la eosta ĉefa sekigfoso de la tieaj marĉoj, kiuj nuntempe nomiĝas Lämmererbach-rojo. Por Danreiter, emulo de verdaj zonoj, kvazaŭ normalis aranĝi parkon ankaŭ tie ĉi. Interne vandenmetitis ĉ. la jaroj de inter 1785 kaj 1790 historiismaj freskoj.

Gastis tie ĉi ofte Wolfgang Amadeus Mozart, kiu amikiĝis kun la robinig-aj infanoj Sigismund kaj Luise. Sigmund Robinig (1787-1843 Salzburg) nuptis en 1818 la gastejestran filinon Anna Maria Freudens-/Freudlsperger. Lia vidvino (la filo mortis ankoraŭ en la jaro de la naskiĝo) vivis ankoraŭ ĝis 1851 heredigante Karl Buxbaum. De ties vidvino akiris en 1885 la tuton Hermine Fahrner.

Nuna funkcio[redakti | redakti fonton]

Eĉ hodiaŭ videblas impona rokoko-fasado. La flanka fasado estas multe pli modera. La reliefa medalono supre de la enirportalo montras Sanktan Jozefon sub blazono de la familio Robinig-Aniser. Komplekta restaŭriĝo sukcesis en 2007. Malpost la domo troviĝas ankaŭ menciinda malfruklasikisma urnopoto kun la enskribo Errichtet von Maria v. Rubinich, do pri la starigintino. La puto un soklo kaj sur ĝi metita urno estas sobra. La urno estetike similas al aferoj kiun vendadis la Robinig-oj en siaj feraĵvendejoj.[2]

Almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĉe rojoflanko estas la malnova alkastela strato (disde Linzer Bundesstraße) dekstre-maldekstre flankita de aleo. La restinta alea ero nuntempe estas pejzaĝa protektotaĵo (Baumreihe beim Robinighof, ekde 1991, de 0,2 hektaroj).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Zehentner: "Schlösser, Gutshöfe und Ansitze in Gnigl." Ĉe: Sabine Veits-Falk; Thomas Weidenholzer (eld.): Gnigl. Mittelalterliches Mühlendorf – Gemeinde an der Eisenbahn – Salzburger Stadtteil (p. 226–241). Stadtteilverein Gnigl und Stadtgemeinde Salzburg (=Schriftenreihe des Archivs der Stadt Salzburg, 29), Salzburg 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Österreichische Kunsttopographie, eldonis Kunsthistorisches Institut der k.& k. Zentral-Kommission für Denkmalpflege (volumo XI/parto III: Gerichtsbezirk Salzburg), Kunstverlag Anton Schroll, Wien 1916, p. 100].
  2. Ulrich Nefzeg; Josef Darpa: Salzburg und seine Brunnen. Residenz Verlag, Salzburg: 1980. ISBN 3-7017-0271-3