Noceda del Bierzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robledo de las Traviesas)
Noceda del Bierzo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24319
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 613  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 6° 24′ U (mapo)42.710277777778-6.3977777777778Koordinatoj: 42° 43′ N, 6° 24′ U (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 72,14 km² (7 214 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Noceda del Bierzo (Provinco Leono)
Noceda del Bierzo (Provinco Leono)
DEC
Noceda del Bierzo
Noceda del Bierzo
Situo de Noceda del Bierzo
Noceda del Bierzo (Hispanio)
Noceda del Bierzo (Hispanio)
DEC
Noceda del Bierzo
Noceda del Bierzo
Situo de Noceda del Bierzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Noceda del Bierzo [+]
vdr

Noceda del Bierzo [noZEda delBJERzo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. La vorto Noceda aludas al la rivero, etimologie rilata al juglandarbejo (juglandarbo aperas en la blazono), kaj Bierzo estas aludo al la komarko. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Romia ŝtonskribaĵo de Noceda.
Antaŭromia idolo de Noceda.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arganza, Campelo, Canedo, Espanillo, Magaz de Arriba, San Juan de la Mata, San Miguel de Arganza kaj San Vicente, okupas totalan areon de 39,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 788 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 110 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Vega de Espinareda, sude kun Camponaraya kaj Cacabelos, oriente kun Sancedo kaj okcidente kun Cacabelos.

Estas atestaĵoj de antaŭromia (ŝtona idolo de Noceda estas en la Nacia Arkeologia Muzeo) kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (provinca stabanaro en la 3a de Januaro 1809). Noceda apartenis al la Monaĥejo de San Isidoro de Leono ĝis la jaro 1063, kiam la reĝo Fernando la 1-a de Leono donis ĝin al la episkopo de Astorga. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]