Saltu al enhavo

Rocco e i suoi fratelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rocco e i suoi fratelli
filmo
Originala titolo Rocco e i suoi fratelli
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 6 okt. 1960, 6 sep. 1960, 7 okt. 1960, 14 okt. 1960, 10 mar. 1961, 14 apr. 1961, 26 jun. 1961, 28 maj. 1962, 28 sep. 1962, 1963
Ĝenro drama filmo, krimfilmo, boxing film
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Luchino Visconti
Produktisto(j) Goffredo Lombardo
Scenaro Luchino Visconti • Suso Cecchi d'Amico • Pasquale Festa Campanile • Massimo Franciosa • Enrico Medioli • Vasco Pratolini
Filmita en Milano • Viale Bligny
Loko de rakonto Milano
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Alain Delon • Renato Salvatori • Annie Girardot • Katina Paxinou • Alessandra Panaro • Spiros Focás • Corrado Pani • Paolo Stoppa • Roger Hanin • Suzy Delair • Claudia Mori • Adriana Asti • Enzo Fiermonte • Nino Castelnuovo • Claudia Cardinale • Eduardo Passarelli • Renato Terra • Franca Valeri • Max Cartier • Rosario Borelli
Honorigoj Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio)
IMDb
vdr

Rocco e i suoi fratelli (Rocco kaj liaj fratoj) estas itala drama filmo de 1960 reĝisorita de Luchino Visconti kaj en kiu stelulas Alain Delon, Annie Girardot, Renato Salvatori, Katina Paxinou, Roger Hanin, Paolo Stoppa, kaj Claudia Cardinale en unu de siaj plej fruaj roloj. Kun agado okazanta en 1960 en Milano, ĝi rakontas la historion de migranta familio el Suda Italio kaj ties disintegriĝo en la socio de la industria nordo.

La titolo de la filmo estas kombino de la titolo de la romano de Thomas Mann nome Joseph und seine Brüder (Jozefo kaj liaj fratoj) kaj Rocco Scotellaro, itala poeto kiu priskribis la sentojn de la kamparanoj de Suda Italio. La scenaro, kunverkita de Visconti, estis inspirita de epizodo el la romano Il ponte della Ghisolfa de Giovanni Testori.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post la morto de sia patro, Rocco Parondi, unu el la kvin filoj de malriĉa kampara itala familio, vojaĝas norden de Lucania kun sia vidviniĝinta patrino Rosaria kaj tri el siaj fratoj - Simone, Ciro, kaj Luca - al la industria grandurbo Milano. Ili esperas resti kun Vincenzo, la plej aĝa frato, en la milana antaŭurbo Lambrate, sed la familio de la fianĉino de Vincenzo, nome Ginetta, kontraŭas la ĉeeston de la nekleraj kaj senlaboraj suduloj, kaj la Parondi-oj alvenas en nehejtita kelo. Post kiam Ginetta iĝas graveda de Vincenzo kaj ili geedziĝas, Vincenzo vidas malmulton de sia patrino kaj kvar gefratoj, kiuj devas fari sian propran vivmanieron.

Simone, la dua frato, luktas por la urba vivo. Li iĝas altirita al prostituitino nomita Nadia, kiu instigas lin okupiĝi pri karieron en boksado, kion ankaŭ lia patrino faras, kiel rapida maniero atingi famon kaj riĉaĵon. Kvankam li enamiĝas al Nadia kaj postulas pli ol neformalan rilaton, ŝi malakceptas lin post resendado de juveloj kiujn li ŝtelis de la estro de Rocco por ŝi.

Rocco, la tria frato, estas alvokita por militservo. Proksime de la fino de lia rekrutado, li renkontas Nadia, kiu ĵus finis malliberecan punon por prostituado. Lia senkulpeco kaj pureco de koro inspiras ŝin prirezigni sian vivmanieron kaj eniri ekskluzivan rilaton kun li. Kiam Simone aŭdas pri tio, li atakas Roccon kaj Nadia kun bando de amikoj kaj seksperfortas Nadia por "instrui al Rocco lecionon". Nekompreninte kiom multe ilia rilato vundus lian fraton, Rocco rompas kun Nadia kaj instigas ŝin reveni al Simone, kion ŝi poste faras, kvankam nur por provi akceli lian falon.

Ciro, la dua plej juna frato, lernas ĉe noktolernejo kaj trovas stabilan laboron en la fabriko de Alfa Romeo. Li provas sian plej bonan por helpi igi sian familion sukcesi en sia nova hejmurbo, kaj iĝas engaĝita al loka virino de bona familio.

Rocco ofte agas por konservi la bonfarton de siaj familianoj je iu kosto al sia propra feliĉo. Li ofte zorgas pri Simone, aparte, kiel ekzemple kiam li resendas la juvelaĵojn kiujn Simone ŝtelis de sia dunganto, aŭ kiam, post la obsedo de Simone kun Nadia finis lian boksadkarieron igante lin spirali en alkoholismon kaj ĝenerale en diboĉan vivostilon, Rocco. jesas subskribi dekjaran boksokontrakton por repagi la ŝuldojn de Simone, inkluzive al samseksema viro kiun li prirabis sub kompromisaj cirkonstancoj.

Dum Rocco batalas en ĉampioneca matĉo, Simone vizitas Nadia, kiu revenis al laborado kiel prostituitino, proksime de la Ponte della Ghisolfa kaj mortigas ŝin post kiam ŝi rakontas al li kiom multe ŝi malamas lin. Rocco venkas en la boksado, kaj, dum la festado kun sia familio, li esprimas deziron reveni al ilia hejmo en Lucania iam, kaj lia patrino indikas ke ŝi sopiras havi ĉiujn siaj filoj kune. Sangomakula Simone interrompas la feston kaj konfesas la murdon de Nadia. Rocco, malgraŭ sia angoro, daŭre volas protekti Simone, sed Ciro malakceptas sekvi kaj foriras por alarmi la policon.

La plej juna frato, Luca, faras malmulton plej de la tempo krom rigardi kiel okazaĵoj disvolviĝas ĉirkaŭ li. Kiam li vizitas Ciro'n en lia laborejo por diri, ke Simone estis kaptita kaj por inviti Ciro'n hejmen por vespermanĝo, li diras ke li ŝatus reveni suden kun Rocco. Ciro respondas, ke li ne opinias, ke Rocco iam revenos. Dum multaj homoj timas ŝanĝiĝantan mondon, aliflanke, Ciro diras ke li ne faras tion, kaj ke li kredas ke Luca vivos pli bonan vivon pro la ŝanĝoj. Dum Luca piediras foren, li preterpasas gazetbudon kaj vidas la bildon de Rocco en artikolo pri la multaj malproksimaj grandurboj en kiuj li havos pluajn boksobatalojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Alain Delon kiel Rocco Parondi
  • Renato Salvatori kiel Simone Parondi
  • Annie Girardot kiel Nadia
  • Katina Paxinou kiel Rosaria Parondi
  • Alessandra Panaro kiel Franca, fianĉino de Ciro
  • Spiros Focás kiel Vincenzo Parondi
  • Max Cartier kiel Ciro Parondi
  • Corrado Pani kiel Ivo, unu el la amikoj de Simone
  • Rocco Vidolazzi kiel Luca Parondi
  • Claudia Mori kiel Raffaella, laveja laboristino
  • Adriana Asti kiel Giannina, laveja laboristino
  • Enzo Fiermonte kiel bokstrejnisto
  • Nino Castelnuovo kiel Nino Rossi, unu el la amikoj de Simone
  • Rosario Borelli kiel la vetludejestro
  • Renato Terra kiel Alfredo, frato de Ginetta
  • Roger Hanin kiel Duilio Morini
  • Paolo Stoppa kiel Tonino Cerri, boksimpresario
  • Suzy Delair kiel Luisa, posedanto de la lavejo
  • Claudia Cardinale kiel Ginetta, fianĉino de Vincenzo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]