Rodano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ la artikolon Rodano (Italio) pri komunumo en Italio.


Rodano
almara rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Rodano (en la franca lingvo Rhône, en la germana lingvo Rhone) estas rivero longa je 812 kilometroj (el kiuj 290 km en Svislando), kiu fontas ĉe la Rodan-Glaĉero en Svislando, trafluas Valezon, trairas lagon Lemano, trafluas sudorientan Francion. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer.

El ĉiuj riveroj, kiuj alfluas al Mediteraneo, Rodano havas la duan plej grandan debiton post Nilo.

La mita rivero Eridano estas identigita ĉu kiel Rodano, ĉu kiel Pado.

Etimologio

Laŭ kelta etimologio, la nomo venus de "Rhôdan" (rapide turniĝi), sed Plinio la pli maljuna en sia "Naturalis Historia", opiniis ke la nomo venas de urbo RhodaRhodanusia, kolonio de rodisanoj, apud la nuna Aigues-Mortes.

En Kantono Valezo, ĝia germana nomo estas Rotten.

Geografio

La Rodana fonto estas en Kantono Valezo, (Svislando), el la Rodan-Glaĉero en la montarmasivo Sankt-Gotardo [1], ĝi trafluas Valezon. Apud la svisa urbo Martigny, Rodano turniĝas norden en la tiel nomata Rodana Kubuto kaj enfluas en la lagon Lemano inter la svisaj urboj Port-Valais kaj Noville, formante malgrandan riverdelton. Ĝi elfluas el Lemano apud Ĝenevo, kie ĝi ricevas riveron Arve.

Ĝi eniras Francujon, sekvante la landlimon inter la urbetoj Gaillardin kaj Pougny. Ĝia fluejo sinuas ĝis Liono, tie ĝi ricevas ĝian pli longan alfuanton: rivero Saône. De tie, ĝi fluas suden inter Alpoj kaj la Centra Masivo en la Rodana Sulko. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al la Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer. Inter tiuj brakoj estas la riverdelto Kamargo.

Gravaj alfluantoj

Svisaj alfluantoj

Francaj alfluantoj

La rivero Saono ĉe la alfluo al Rodano en Liono jam pasis plian longecon la Rodano mem kaj se oni aldonas la ĉefan alfluanton de Saono, la riveron Doubs, tiam la riversistemo Doubs-Saono-Rodano havas totalan longecon de 1025 km.

Urboj laŭlonge de Rodano

greke Obergoms greke Brig-Glis greke Sierre greke Siono, ĉefurbo de Kantono Valezo greke Vetroz greke Martigny greke Saint-Maurice greke Massongex greke Monthey greke Ĝenevo, ĉefurbo de Kantono Ĝenevo Vidu ankaŭ la urbojn de Lago Lemano greke Bellegarde-sur-Valserine greke Saint-Solin-en-Bugey greke Liono greke Givors greke Vienne greke Saint-Ranbert-d'Albon greke Tain-L'Hermitage greke Valence greke Montélimar greke Pierrelatte greke Pont-Saint-Esprit greke Roquemaure greke Châteauneuf-du-Pape greke Avignon greke Tarascon greke Arles greke Marseille

Rodano kiel trafikvojo

Granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo sub la nomo Voies Navigables le Rhône kaj estas prizorgata de la ŝtata kompanio Compagnie Nationale du Rhône. Oni ŝuldas al ĝi la konstruo de akvobaraĵoj kiuj regulas la altakvojn, kaj donas hidroelektran energion (15 miliardoj da kWh en 2007).

Estas du sendependaj partoj

La rivero ne taŭgas por senspertuloj. La akvofluo estas forta kaj de tempo al tempo aldoniĝas la forta verto (france Mistral)

En Lyon alfluas rivero Saône, laŭ kiu eblas vojaĝi pli norden. En Chalon-sur-Saône renkontiĝas akvovojoj al la river' Rejno kaj al la meza kaj norda partoj de Francio.

Vidu ankaŭ

greke Bouches-du-Rhône greke Francaj regionoj greke Rodano-Alpoj


Eksteraj ligiloj

greke Manlibro pri la akvovojo greke oficiala retpaĝo de compagnie Nationale du Rhône C.N.R greke Aktualaj informoj greke Detala mapo kun havenoj, kluzoj ktp. (Por utiligi, oni devas akcepti la kondixojn! Poste elekti "Découvrir le Rhône") greke Informoj pri turismaj havenoj greke NoorderSoft Datumbazo de akvaj vojoj (Varbado por komerca programo) greke Akvaj vojoj en Francio greke Retejo de la inundoj de Liono de 1856 (en franca lignvo)



  1. (franclingve : Le massif du Saint-Gothard, germanlingve: Gotthardmassiv)


Ŝablono:Ĝermo-geografio