Rodgau
Rodgau | ||||
| ||||
![]() situo de la komunumo en la distrikto
| ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Hesio | |||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||
Distrikto | Distrikto Offenbach | |||
Urborajtoj | urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 06106 | |||
Poŝtkodo | 63110 | |||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6054 | |||
Aŭtomobila kodo | OF | |||
Oficiala Municipokodo | 06438011 | |||
LOCODE | DE ROU | |||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Jürgen Hoffmann | |||
Partio de komunumestro | SPD | |||
Adreso de la administrejo | Hintergasse 15 | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 45719 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 50°01′N 08°53′O / 50.017°N, 8.883°O (mapo)Koordinatoj: 50°01′N 08°53′O / 50.017°N, 8.883°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 127 m | |||
Areo | 65,04 km² | |||
Oficiala retejo | https://www.rodgau.de/ | |||
Rodgau [ROTgaŭ] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 45719 loĝantojn, sekve estas la plej granda komunumo de la distrikto Offenbach kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt. La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseo A3 ligas ĝin al la 15 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno kaj Offenbach.
Krom la aŭtoŝoseo A3, kiu inter Kolonjo kaj Frankfurto okcidente kaj Aschaffenburg kaj Würzburg oriente pasas la urbon en la nordo de ties areo, la unuopajn urbopartojn, kiuj historie ĉiuj estis memstaraj komunumoj kaj de nordo al sudo fadeniĝas kiel perloj sur ŝnuro, norde-sude ligas dua autoŝoseeca strato, la federacia strato B 45.
La urbopartoj estas de nordo al sudo:
En Nieder-Roden [nidaRO:dn] troviĝas granda banlago, unu el la plej konataj ripozejoj de la regiono, kun plaĝoj por banvestitaj kaj nudistaj feriemuloj. Ĝi eble estas la nura banlago, kiu havas propran kanzonon: La germana rokmuzika grupo Rodgau Monotones prikantis ĝin dum la okdekaj jaroj de la dudeka jarcento, germanlingve en la kanzono "St. Tropez am Badesee" (etoso kvazaŭ en Saint-Tropez, ĉe la hejma banlago), milde kaj aminde ironie.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
Inter alie, en la urboparto Dudenhofen kelkajn jarojn kiel vilaĝa instruisto vivis la esperantisto Heinrich Friess kun sia familio.
Urbopartnerecoj[redakti | redakti fonton]
Rodgau havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Puiseaux (Francio)
Hainburg (Aŭstrio)
Nieuwpoort (Belgio)
Donja Stubica (Kroatio)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|