Murias de Paredes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rodicol)
Murias de Paredes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 349  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 51′ N, 6° 11′ U (mapo)42.848888888889-6.1911111111111Koordinatoj: 42° 51′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 254 m [+]
Areo 202,18 km² (20 218 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Murias de Paredes (Provinco Leono)
Murias de Paredes (Provinco Leono)
DEC
Murias de Paredes
Murias de Paredes
Situo de Murias de Paredes
Murias de Paredes (Hispanio)
Murias de Paredes (Hispanio)
DEC
Murias de Paredes
Murias de Paredes
Situo de Murias de Paredes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murias de Paredes [+]
vdr

Murias de Paredes [MUrjas depaREdes] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco. Murias de Paredes estas komprenebla etimologie kiel Muroj de Muroj, en kiu la rilatita muro aludas plej verŝajne al ŝtonamaso uzita kiel limigilo; kaj tiucele tio aperas en la blazono.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Monto Tambarón vidita el Montrondo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barrio de la Puente, Los Bayos, Fasgar, Lazado, Montrondo, Murias de Paredes, Posada de Omaña, Rodicol, Sabugo, Senra, Torrecillo, Vegapujín, Villabandín, Villanueva de Omaña kaj Vivero, okupas totalan areon de 202,18 km² kaj temas pri montara areo kun montopintoj de ĝis 2 000 m.s.m. al tri valoj nome Omaña, Valle Gordo kaj Valle Chico, kiuj formas la ekfluan basenon de la rivero Omaña. Ĝi limas kun Villablino, Cabrillanes, San Emiliano, Palacios del Sil, Riello, Páramo del Sil kaj Igüeña.

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 367 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 71 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Betularo de Montrondo.
Brutobredado de azenoj.

Estis loĝado jam en Bronzepoko pere de kastrumoj kaj en epoko de Romia Imperio rilate al kanaloj por orminado. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencioj de diversaj loĝlokoj estas de la 9-a jarcento kaj Murias estis jam la ĉefa loĝloko. La areo apartenis al la Regno Leono. La loĝlokoj estis sub jurisdikcio de la Grafoj de Luna el la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj kaj dume okazis ofte plendoj de lokanoj kontraŭ la senjora dominado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis forstado, agrikulturo (cerealoj. lino, terpomoj. legomoj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj kaj azenoj en ebenaĵoj), krom muelejoj, teksejoj, forĝejoj.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, ekzemple tra arbaroj de betuloj, birdoprotektaj areoj ZEPA kaj ĝuante specifan faŭnon en kiu elstaras lupoj, miogaloj kaj ĉefe urogalo kaj urso), kio rezultis en pliigo de komerco kaj gastejoj.

Krom menciitaj, aliaj vidindaĵoj aŭ allogaĵoj de la municipo estas jenaj:

Turo en Murias de Paredes.
  • Pontoj en La Lechería de Murias kaj Barrio de la Puente,
  • Blazondomoj, preĝejoj kun tre artaj retabloj kaj ermitejoj,
  • Popola arkitekturo, ardeztegmentoj,
  • Festoj, kuirarto,
  • Popolaj ludoj, ekzemple lukto, lokanaj babilrondoj vintraj,
  • Ĉasado kaj fiŝkaptado de truto]j.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]