Rodion Konstantinoviĉ Ŝĉedrin
Rodion Konstantinovič Ščedrin (ruse: Родион Константинович Щедрин, n. la 16-an de decembro 1932 en Moskvo, Rusia SFSR, m. 92-jaraĝa la 29-an de aŭgusto 2025 en Munkeno, Bavario, Germanio) estis rusia (ĝis 1991 sovetia) komponisto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Moskvo kaj studis en la urba konservatorio kun Jurij Ŝaporin kaj Nikolaj Mjaskovskij. En 1958 li edziĝis kun la fama dancistino Maja Pliseckaja, kiu estis 7 jarojn pli aĝa ol li. En 1973 li estis nomumita prezidanto de la Unio de Rusaj Komponistoj.
En sia junaĝo Ŝĉedrin verkis firme tonajn paĝojn, plenajn de koloroj kaj ofte referencantaj al folkloro, proksimiĝante lastatempe al la seria muziko.
Inter la plej famaj komponaĵoj, la baleto Il cavallino gobbo (1955 ), Carmen (1967) suito surbaze de temoj el la samnoma melodramo de Georges Bizet, la opero Dead souls (1976), el la romano de Nikolaj Gogol, La mevo baleto inspirita de la romano de Anton Ĉekov (1979).
Krom pli ol 125 opernumeroj ankaŭ verkis tri simfoniojn, ses konĉertojn por piano kaj orkestro kaj ĉambran muzikon. Post Dimitrij Ŝostakoviĉ li estis aŭtoro de 24 preludoj kaj fugoj por piano.
En 2018 li honoriĝis per la Ŝtata premio de la Rusia Federacio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aleksandra Korejwo, pola filmreĝisorino, aparte de animaciaj filmoj
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]- Internacia Fondumo Maya Plisetskaya kaj Rodion Shchedrin – vivresumo kaj verkaro (germane, angle, ruse)

