Saltu al enhavo

Rodo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rodo estas dio en slava mitologio. Li estas konsiderata la unua el la slavaj diaĵoj. La nomo Rod signifas "genlinio", tiel rekte rilatante al lia pozicio kiel kreinto de ĉiuj dioj kaj la mondo[1].

En mitologio, li estas priskribita kiel establinto de la tri mondoj: Jav, Prav kaj Nav, kiujn li apartigis unu de la alia. Li ankaŭ establis la superan principon de ekvilibro inter la elementoj same kiel la leĝon de la mondo, kiun ĉiuj kreitaĵoj kaj potencoj devas obei: Pravda (Vero).

Rodo prezidas la destinojn de homoj, kune kun Rojanica, kiu estas la kunkreinto de la universo.

Li unue estis figurita kiel falko, poste kiel maljunulo portanta la libron de destino. La konsonantoj de lia nomo troviĝas en la vortoj "rod" (genlinio), "plodorodié" (fekundeco) kaj "priroda" (naturo). Multaj protektaj talismonoj faritaj el argilo, ligno kaj ŝtono portis la kopifiguron de ĉi tiu universala dio.

Li ne havis templon, kaj neniuj oferoj estis faritaj al li. Ĉi tiu nekutima sinteno de slavaj paganoj al Rod povas esti klarigita per la kredo, ke li jam ne enmiksiĝis en mondajn aferojn kaj kontentiĝis gardi la pli junajn diojn.

Li delegis la regadon de la universo al sia filo Svarogo, dio de ĉiela fajro kaj metalurgio. Kvankam submetiĝinta al Rodo, li ŝajnas pli grava ol li en religiaj praktikoj pro sia pli aktiva rolo.

Li foje estas konfuzita kun Svjatovit, kiu apartenas al la mitologio de la baltaj slavoj. Rodo ŝajnas esti iom post iom anstataŭigita de la dio Peruno ekde la 10-a jarcento[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ « Mythologie slave : Rod» (arkivo), ĉe mythologica.fr
  2. ↑ Sabine Jourdain, Les mythologies, Eyrolles, 2006 (ISBN 978-2708135970).