Rodo de Brest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Rodo de Brest

Mapo de la rodo de Brest

Mapo de la rodo de Brest
Landoj Flago-de-Francio.svg Francio
Subŝtatoj Finistère
Speco Rodo
Loko Atlantika oceanoMaro de Iroise
Koordinatoj 48° 20′ 2″ N, 4° 28′ 47″ U48.333887-4.479675Koordinatoj: 48° 20′ 2″ N, 4° 28′ 47″ U

Geografia lokigo sur la mapo : Finistère

(Vidu la situon sur mapo : Finistère)
Rodo de Brest

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Rodo de Brest
v  d  r
Information icon.svg

La rodo de Brest estas granda golfo je 180 km² situanta en la departemento Finistère en Bretonio en Francio. Ĝi estas ligita al Atlantiko, nomata je tiu loko maro de Iroise, per pasejo larĝa je 1,8 km, kiu nomiĝas la markolo de Brest.

Tiu vasta akvareo estas navigebla dum la tuta jaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala geografia prezentado[redakti | redakti fonton]

Plano de la rodo de Brest en 1779

La rodo de Brest, alirebla per grandtonelaraj ŝipoj pro sia profundeco, estas vasta akvareo ŝirmata de la Atlantikaj ŝtormoj dank'al la duoninsulo de Roscanvel, kiu preskaŭ baras la rodon, lasante nur mallarĝan pasejon (1,8 km), la markolo de Brest, inter la pinto de la Hispanoj kaj la leona bordo (nord bordo) de la rodo.

La rodo estas tre neregula : pluraj duoninsuloj penetras aŭ limigas ĝin : la duoninsulo de Plougastel, la duoninsulo de Logonna, la duoninsulo de Landévennec, la duoninsulo de Insulo Longa (eĉ se ĝi estas malnova insulo transformita de la homoj en duoninsulon, kiel indikas ĝia nomo), la duoninsulo de Roscanvel, kiu finiĝas per pintoj kun belaj vidpunktoj al la rodo : pinto de Portzic, pinto de Armoriko, pinto de Bindy, pinto de Poulmic, pinto de la Hispanoj.

La suda parto de la rodo de Brest, Landévennec kaj Ménez-Hom vidata de la pinto de la Hispanoj

La reliefo, inkluzive de la submara, de la rodo de Brest estis longe priskrita de Antoine Vacher[1], ĝi estas por parto la almara duono de la valo de la rivero Aulne nun droninta de la supreniro de la marnivelo okazinta post la Vurma Glaciepoko de kiu oni vidas la submarajn meandrojn, la riveroj alfluantaj en la rodon de Brest estis tiam alfluantoj al la rivero Aulne. La alta fundo de la plataĵo de Capelan, je la nivelo de L'Hôpital-Camfrout respondas por ekzemplo al la subakvigita lobo de malnova meandro kaj la duoninsulo de Landévennec al duone subakvigita lobo de alia meandro.

La malnovaj meandroj de rivero Aulne sub la akvo de la rodo de Brest
Geologia mapo de la rodo de Brest

Insuloj interne de la rodo de Brest[redakti | redakti fonton]

Du malnovaj insuloj fariĝis duonisuloj pro laboroj faritaj de la homoj por ligi ilin per artefarita istmo al la kontinento: Insulo Longa kaj Insulo Tibidy.

Riveroj alfluantaj en la rodon de Brest[redakti | redakti fonton]

Surftabulantoj antaŭ la du pontoj Albert-Louppe kaj Iroise
La "rivero de Faou" je malalta tajdo
La du pontoj super la rivero Élorn (ponto Albert-Louppe kaj ponto de Iroise miksiĝas
Fundo de la rodo de Brest, en Landévennec

Pro la leviĝo de la marnivelo post la lastaj kvaternaraj glaciiĝoj, la riveretoj, eĉ la plej modestaj, havas larĝajn kaj profundajn estuarojn nomatajn rioj, profunde enirantajn en la tero, la alvalaj partoj estis invaditaj per la maro dum la supreniro de la akvo konsekvence de la klimata revarmiĝo post glaciiĝo : tiel Landerneau, Daoulas, Le Faou, Châteaulin estas aŭ estis marhavenoj kaj ankoraŭ nun, la influo de la tajdoj sentiĝas ĝis la nivelo de tiuj urboj (escepte de Châteaulin sur la rivero Aulne kie la kreo de la kluzo de Guily-Glas[2] en Port-Launay estis farita por eviti ĝin). La haveno de Brest naskiĝis en la rio de rivero Penfeld, profitante de la granda profundeco, malgraŭ la modesteco de tiu borda rivero. Nur ekde la Dua Imperio la haveno progresive etendiĝis en la rodo de Brest.

Grandaj artverkoj estis necesaj por superpasi tiujn riojn: sur la rivero Élorn, la ponto de Plougastel, konstruita en 1929[3] kaj baptita ponto Albert-Louppe kaj nun la ponto de Iroise por ligi Brest (Le Relecq-Kerhuon) al Plougastel-Daoulas, sur la rivero Aulne, la sinsekvaj pontoj de pont de Térénez. Birdfluge, Brest estas je apenaŭ 20 km de Crozon, sed je 60 km per surgrunda vojo pro la preterpaso necesa tra Le Faou por iri de unu loko al la alia. Kelkaj maraj "transrodaj" ligiloj ekzistas, ligantjn Brest al Fret.

Strategia graveco[redakti | redakti fonton]

Kavalira vido al Brest kaj al ties rodo en la 17-a jc
La nuklea submarŝipo "L'Inflexible" eliranta el la rodo de Brest

De multaj jarcentoj, Brest estas grava milita haveno. Tiel, la rodo de Brest ŝirmas multaj militajn instalaĵojn, kiaj :

Tie troviĝas multaj postrestaĵoj de militaj fortikaĵoj de la antaŭaj jarcentoj, kiaj la fuortoj de Portzic, de la pinto de la hispanoj, de la pinto de Lanvéoc, de la pinto de Armoriko, de la pinto de Corbeau, la dukoj de Albe apud la pinto de Armoriko kaj tiuj kiuj utilis por ebligi la konstruadon de la naftoŝipaj kajoj de Lanvéoc, la fortikaĵlinio de Quélern

Komunumoj de la rodo[redakti | redakti fonton]

Vieux gréements (Festo de la Malnovaj Velŝipoj)[redakti | redakti fonton]

La festoj "Brest 1992", "Brest 1996", "Brest 2000", "Brest 2004", "Brest 2008", estis okazo por kuniĝo de multaj "malnovaj velŝipoj", kiuj krozas en rodo de Brest.

Legendo[redakti | redakti fonton]

  • La "Légende des Sept-Saints" (eo: legendo de la sep sanktuloj) temas pri sep infanoj, kiuj estus vagintaj en rodo de Brest al Landévennec, en Faou kaj en Daoulas, kaj venintaj ĝis Brest. La unua paroĥo de Brest estis konsekrita al ili (paroĥo de Sept-Saints). La kompleta teksto de la diversaj versioj de tiu legendo estas havebla[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Eugène Boudin : Le débarquement des marins dans la Rade de Brest (privata kolekto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]