Rododendro
Rododendro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Rododendro estas genro de falfoliaj aŭ daŭrafoliaj ornamaj arbedoj kun brilkoloraj floroj. Ili devenas el la familio erikacoj (Rhododendron) kaj kreskas plejparte en montaroj en Azio, Ameriko kaj Eŭropo. Nuntempe oni distingas pli ol 500 speciojn. Multaj hibridoj sub la nomo "alpa rozo" estas plantataj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj. En hejmoj estas populara specio azaleo el parencaro de la specio Rhododendron indicum.