Rodoso (urbo)

Rodoso | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbeto ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 85100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 54 562 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 801 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 26′ N, 28° 13′ O (mapo)36.43333333333328.216666666667Koordinatoj: 36° 26′ N, 28° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 19,481 km² ( 194 8.1 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Rodoso[1], nomata ankaŭ Rodo aŭ Rodiso (greke Ρόδος [ROdos], otomane Rodos ĝis 1912, itale Rodi, 1912–1947) estas urbo ĉe la norda pinto de la samnoma greka insulo, Rodoso. En 2011 la urbo havis 50 636 loĝantojn.
Ekde la administra reformo en 2010, ĝi estas la administra sidejo de la municipo Rodoso (greke Δήμος Ρόδου, Dímos Ródou) kaj formas samnoman municipan distrikton Rodiso (greke Δημοτική Ενότητα Ρόδου, Dimotikí Enótita) [2]. Ĝi konsistas el moderna nova urbo kaj malnova urbo, kiu estas tute ĉirkaŭita de urbomuro. Super la urbo ekzistas la restaĵoj de antikva kastel-simila komplekso (akropolo) sur Monte Smith. Estas du havenoj. La Koloso de Rodoso, unu el la Sep Mirindaĵoj de la antikva mondo, laŭdire staris ĉe la enirejo de la antikva haveno Mandraki [3].
Unu el siaj altiraĵoj estas la mezepoka Rodosa Fortikaĵo, starigita dum la frankrata periodo kiel ĉefsidejo de la Kavalira Hospitalista Ordeno, kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (la t.n. Malnova Urbo) estas unu el la plej bone konservitaj mezepokaj urboj en Eŭropo kaj en 1988 estis aldonitaj al la Monda Heredaĵo de Unesko [4]. Tiele la urbo estas populara turistloko, kaj allogas multe da turistoj.
La metropola areo havas ĉirkaŭ 80 000 loĝantojn en 2001.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La antikva romia teatro, Akropolo de Rodoso
-
Restaĵoj de la templo de Afrodito, ĉ. la 3-a jarcento aK
-
Pordego de la arsenalo
-
Laokoonto kaj siaj filoj; kopiaĵo en la Grandmajstra Palaco
-
Bizanca preĝejo de Agios Georgios
-
Mezepoka preĝejo de la Virgulino
-
Statuo de Francisko de Asizo fronte de la sianoma katedralo en Rodoso
-
Afrodito de Rodoso
-
Fortikaĵo Sankta Nikolao
-
Ĉefa poŝtoficejo, fare de Di Fausto
-
Pitaroudia, tradica manĝaĵo de Rodoso kaj la Dodekanesoj

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ PIV, https://vortaro.net/#Rodoso_kd : "Rodos/oB. Insulo en E Mediteraneo k havenurbo en tiu insulo (28°16′E, 36°27′N): la Koloso de ⁓o (giganta statuo, inter kies kruroj enhaveniĝis la ŝipoj)."
- ↑ ΦΕΚ B 1292/2010, Kallikratis reform municipalities (greke). Registara Gazeto.
- ↑ History of Rhodes: Classical Period. Municipality of Rhodes. www.rhodes.gr (2007). Arkivita el la originalo je 2016-05-05. Alirita 2012-04-11 .
- ↑ Medieval City of Rhodes. United Nations Educational, Scientific, and Cultural Organization. Alirita 23 October 2022 .