Rodriges (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rodrigues 76.jpg

Rodriges aŭ (fr) Rodrigues (prononcu [rodrig] kaj ne [rodrigèz] kiel en la hispana) kun nomo prenita de la portugala eksploristo Diogo Rodrigues, estas unu el la insuloj Maskarenoj. Ĉiuj insuloj de la maskarena insularo apartenas al la Respubliko de Mauricio, escepte de la insulo La Réunion, kiu konsistas el franca departamento eksterlanda (Département D'outre Mer aŭ DOM).

Ĝi estas la plej malgranda (109 km², 18 km longa, 8 km larĝa) de la tri maskarena insularo sudokcidente en la Hinda Oceano, 560 km oriente de la insulo Maŭricio, kun plej alta loko de ĉirkaŭ 355 metroj. Ĝi estas ĉirkaŭita de korala rifo. La ĉefurbo estas Port Mathurin.

Je 2006 la insula loĝantaro estis ĉirkaŭ 40,000. La ĉefa lingvo estas Rodriga Kreolo, dum la franca kaj la angla estas parolataj aŭ komprenataj de la loĝantaro. La ĉefa religio estas la Roma Katolikismo kun kelkaj minoritatoj de aliaj religioj. Pleja parto de la loĝantaro estas miksaĵo de afrikaj kaj francoj. Ĉefaj industrioj estas manfarado, agrikulturo, fiŝkaptado kaj turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la 10-a jarcento, Araboj vizitis la insulojn Maskarenoj. Mapo de la 12-a jarcento de la araba geografo Ash-Sharif al-Idrisi, klare montras la tri insulojn de la Maskarenoj kiel Dina Arobi (Maŭricio), Dina Margabin (Reunio) kaj Dina Moraze (Rodriges). La insulo ricevis la nomon de la portugala maristo Dom Diogo Rodrigues en 1528.

El 1601 nederlandanoj ekvizitis la insulon, por serĉado de freŝa akirado de manĝaĵo. En 1691 la Hugenoto François Leguat kaj 7 kompanoj surterigis en tiu insulo, intence setligi terkulturan kolonion de rifuĝintaj protestantoj. Terkulturado ne estis sukcesa, sed estis abundo da testudoj, birdoj, fiŝoj kaj aliaj marmanĝaĵoj.

Dum la 18-a jarcento klopodis multaj francoj disvolvigi la insulon. Oni alportis afrikajn sklavojn (prauloj de la nuna loĝantaro) al Rodriges por disvolvigi brutobredadon kaj terkulturadon.

En 1809, post mallonga batalo kontraŭ la francoj, trupoj de Britio prenis posedon de Rodrigues. Kaj poste sklaveco estis abolita. En 1968 Maŭricio enmetis la insulon Rodriges en tiu lando. Nune estas aŭtonoma regiono de Maŭricio, kaj deziras plenan sendependon.

Lingva situacio[redakti | redakti fonton]

Kontraste kun Mauricio mem, la insulo Rodrigues estas tre homogena, etne kaj lingve. Fakte, pli ol 96% de la insulanoj estas Rodriganoj kaj kiel gepatra lingvo ili parolas la rodrigan kreolon kiu estas la ĉefa parolata lingvo, La insulo Rodrigues ne vere havas specifan lingvan politikon rilate al la Respubliko Mauricio. Ĝia lingva politiko konsideras la tri lingvojn praktikatajn : kreolo por neofcialaj komunikoj kaj la radio, la franca por pli formala komunikado, precipe en televido kaj ĵurnaloj, kaj la angla por la administrado kaj en la lernejoj[1].

Kelkaj ekzemploj :

Kreolaj popoloj el la tuta mondo, donu al ni vian manon : Tou kreol lor la ter, anou marye pyke

Kreolo ne estas nur lingvo aŭ etna grupo, sed tuta filozofio : Kreol li pa selman enn lang ou enn bann dimoun, li enn filozofi oussi

Ni estas kreoloj, do ni parolas kreolan (lingvon) : Nou kreol, nou koz nou lang.

Kreolo estas la forta lingvo de nia patrujo ĉar ĝi estas parolata de ĉiuj : Kreol li enn gran lang kot nou parski tou dimoune kose li.

Natura historio[redakti | redakti fonton]

Rodriges estas vulkana insulo borde de la Ebenaĵo Maskareno. Oni supozas, ke estas 1-4 milionjara, kaj dum tiu tempo Rodriges disvolvigis unikan medion, inkludante multajn Endemismojn: 42 specioj de arboj; la Rodrigesa fruktovesperto; du specioj de birdoj, la Rodrigesa fodio kaj la Rodrigesa filoskopo; kaj ĉe la rifo unu specio de koralo, du specioj de fiŝoj Pomacentrus kaj multajn novajn speciojn de krustuloj.[2] Aliaj endemismaj bestoj kiel la Rodrigesa giganta testudo kaj la Rodrigesa ermitkolombo estas nune formortintaj.

La korala rifo de Rodriges estas eksterordinara ĉar ĝi estas memstara - ĝi ne ricevas koralan zooplanktonon el ie ajn. Tio rezultis en disvolvigo de la endemisma koralo kaj eta nombro de specioj. La kafoplanto Ramosmania rodriguesii, estis supozata ekstingita ĝis kiam ĝi estis denove remalkaŝita en 1979.[3][4]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(franca) Le Chercheur d'or (La oroserĉisto), Gallimard, Parizo, 1985, 332 p. (ISBN 2-07-070247-2)

(franca) Voyage à Rodrigues (Vojaĝo al Rodriges), Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1986

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kreola lingvo

Maskarenaj arbaroj

Rodrigesa kanbirdo

Rodrigesa noktardeo

Jean-Marie Gustave Le Clézio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rodrigues Regional Assembly

Weather in Rodrigues

Rodrigues images

Referencoj[redakti | redakti fonton]