Roelos de Sayago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roelos de Sayago
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49211
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 149  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 6° 10′ U (mapo)41.2519464-6.1714959Koordinatoj: 41° 15′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 54,99 km² (5 499 ha) [+]
Roelos de Sayago (Provinco Zamoro)
Roelos de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Roelos de Sayago
Roelos de Sayago
Situo de Roelos de Sayago
Roelos de Sayago (Hispanio)
Roelos de Sayago (Hispanio)
DEC
Roelos de Sayago
Roelos de Sayago
Situo de Roelos de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roelos de Sayago [+]
vdr

Roelos de Sayago estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco kaj en la sudo de la komarko lime kun la provinco Salamanko apartigita per la rivero Tormes plilarĝigita en la Akvorezervejo de Almendra. Roelos estas devena etimologie el Oriolos por oriolo, kvankam tiu birdo en nuntempa hispana nomiĝas "oropéndola" aŭ por orringo, kio ja videblas en la blazono sur orkolora fono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 54,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 143 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 52 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Salce, Villar del Buey, Bermillo, Almeida, Carbellino kaj la provinco Salamanko.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (piedirado tra naturaj lokoj).

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]