Rogener Pavinski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rogener Pavinski
Rogener koncertante kun Supernova dum la IJK 2014
Rogener koncertante kun Supernova dum la IJK 2014
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (43-jaraĝa)
en Ribeirão Preto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Rogener PAVINSKI (naskiĝis en Ribeirão Preto, Brazilo) estas brazila esperantisto, kantisto kaj basgitaristo de la esperanta rokbando Supernova, kunaŭtoro de la filmo Esperanto estas... kaj iama estrarano de TEJO pri landa agado (2007-2009). En septembro 2010 li estis elektita kiel nova redaktoro de la revuo Kontakto, ekoficonta ekde la numero 2010:05.[1] En tiu pozicio li deĵoris ĝis decembro 2021, kiam Paweł Fischer-Kotowski transprenis la postenon. Dum UK 2015 li estis premiita de UEA per diplomo pri elstara agado pro kontribuoj al muzika kulturo, precipe pro la organizado de la Muzika Konkurso de la revuo Kontakto en la jaroj 2014 ĝis 2016.

Li repondecis pri la muzika vespera programo dum la 70-a IJK en Brazilo.

Li ankaŭ reĝisoris kaj produktis dokumentan filmon pri la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Ĝia temo estis “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne plu rete atingeblas la paĝo tejo.org/eo/NovaRedaktoro2011 "Nova redaktoro de Kontakto - Rogener Pavinski" de septembro 2010, sed ja dokumentiĝas la fino de lia deĵoro en decembro 2021 (esperante)
  2. Filmo de Rogener Pavinski 107-a Universala Kongreso de Esperanto [Montrealo, 2022]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]