Roger Perrinjaquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Perrinjaquet
Persona informo
Naskiĝo 1935
Morto 9-an de marto 2000 (2000-03-09)
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Roger PERRINJAQUET (naskiĝis antaŭ 1935; mortis la 9-an de marto 2000) estis svisa inventisto. Li inventis la elektran stangomiksilon.

Invento de la stangomiksilo[redakti | redakti fonton]

En 1950 Perrinjaquet petis patenton por «appareil ménager portatif» (portebla kuirilo). La nova miksilo ricevis la nomon Bamix kiel kunmetaĵo de la francaj vortoj «battre et mixer» (batado kaj miksado). En 1954 Perrinjaquet vendis sian patenton al la firmao ESGE AG, kiu unu jaron antaŭ estis establita de la sinjoroj Gschwend kaj Spingler. Ekde la fino de 1954 tiu firmao produktis la unuan stangomiksilo en iliaj fabriko en Germanio. Laŭ informoj de ESGE AG Perrinjaquet akiris en 1950 patenton por la unua portebla stangomiksilo en la mondo.

Nuntempe ESGE AG produktas en Mettlen Svislando la Bamix-on kiel ankaŭ la ESGE Zauberstab (sorĉbastono) por Germanio en Svislando. La Bamix estas reprezentata en pli ol 40 landoj de plejofte ekskluzivaj distribuistoj.

Aliaj patentoj[redakti | redakti fonton]

Perrinjaquet akiris plurajn patentojn, ekzemple je la 17-a de februaro 1959 por la kudromaŝino kun la angla nomo Drop-Head Machine.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]