Rohlenka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rohlenka
solejo
Rohlenka
Oficiala nomo: Rohlenka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Jiříkovice
Historia regiono Moravio
Situo Rohlenka
 - koordinatoj 49° 11′ 03″ N 16° 45′ 40″ O / 49.18417 °N, 16.76111 °O / 49.18417; 16.76111 (mapo)
Valego Dija-svratka valego
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rohlenka
Retpaĝo: Motoresto Rohlenka
Portalo pri Ĉeĥio

Rohlenka situanta en Ĉeĥio estas solejo oriente de Brno en distrikto Brno-provinco. Ĝi troviĝas en Dija-svratka valego inter Tvarožná kaj Jiříkovice, apud malnova ŝoseo el Brno ĝis Olomouc kaj aŭtostrado D1 el Brno ĝis Vyškov. Ĝi troviĝas en la norda angulo de la katastra teritorio de Jiříkovice.

Rohlenka situas en katastra teritorio Jiříkovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Situadis ĉi tie unu el vico de ekskursaj gastejoj apud imperiestra ŝoseo Brno-Olomouc kiel loko por rejungi ĉevalojn, refreŝigejo aŭ tranoktado de vojaĝantoj. Rohlenka havis manĝejon kun kuirejo kaj trinkejo, ŝirmejon por kaleŝoj kaj ejoj por ĉevaloj. Pluaj similaj ekipaĵoj en sektoro inter Brno kaj Rousínov estis Pindulka, proksima Maxlůvka (ankaŭ Maxlovka), hodiaŭ jam neekzistanta Holubská (gastejo ĉe Andrysíkidoj) aŭ Stará pošta.

En la ĉirkaŭaĵo de motoresto en la 1990-aj jaroj elkreskis benzinstacio kaj pluaj konstruaĵoj. En la jaroj 1995 dum konstruado de trafikejo McDonald's estis malkovrita amasa tombo de soldatoj el batalo ĉe Slavkov, konfirmanta lokigon de kampa lazareto en tiuj ĉi lokoj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]