Roka akantisito
Plenkreska tipa masklo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Xenicus gilviventris Pelzeln, A, 1867 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La roka akantisito[1] (latine Xenicus gilviventris) estas birdospecio el la familio de akantisitedoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Acanthisittidae - akantisitedoj
- Xenicus Gray, GR, 1855
- Xenicus gilviventris Pelzeln, A, 1867 - roka akantisito
- Xenicus Gray, GR, 1855
- Acanthisittidae - akantisitedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca genra nomo Xenicus venas el la antikva greka ξενικός (xenikos) kiu signifas "rilata al fremduloj" ĉar tiu akantisito estis origine konsiderata kiel devia filoskopo. La specia epiteto gilviventris venas el latino gilvus (signifanta "pale flava") kaj ventĕr, tris (signifanta "ventro") pro la koloro de la flankoj, specife ĉe maskloj[3].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La roka akantisito estas tre eta, preskaŭ senvosta birdo kiu preferas salteti kaj kuri sur siaj longaj kruroj, kaj uzas siajn rondetajn flugilojn por flugi nur mallongajn distancojn. Ĝi longas ĉirkaŭ 9,5 cm. Maskloj pezas ĉirkaŭ 16 g, inoj 20 g[3]. Maskloj estas verdetaj kun flavaj flankoj kaj pala malsupra parto. Inoj emas esti pli brunaj, kvankam la grado de diferenco inter la seksoj varias geografie[3].
Disvastiĝo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
La roka akantisito estas endemia de la montoj de la novzelanda Suda Insulo. Ĝi vivas en alpaj kaj subalpaj areoj inter 920 kaj 2 900 m da altitudo[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 17-an de jan. 2026.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Birds of the World, South Island Wren.
| ||||||||||||||||||



