Magelana kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roka tufkormorano)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magelana kormorano
Magelana kormorano
Magelana kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. magellanicus
Phalacrocorax magellanicus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Roka tufkormorano (Phalacrocorax magellanicus), konata laŭ la latina scienca nomo kiel la Magelana kormorano, estas mara birdospecio de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj.

Kiel ĉe nombraj aliaj specioj de kormoranoj kiuj estas komune nomataj tufkormoranoj, ankaŭ la Magelana kormorano estas lokataj de kelkaj fakuloj en genron Leucocarbo. Analizoj de kladistiko sugestas, ke ĝi estas rilata al aliaj klifo-nestumantaj specioj kiaj la Ruĝkrura tufkormorano, la Pelaga kormorano kaj la Ruĝvizaĝa kormorano.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝantas ĉe la plej sudaj marbordoj de Sudameriko. Ties reproduktaj teritorioj estas el Valdivia, Ĉilio, suden al Horna Kabo kaj al Fuegio, kaj norden al Punta Tombo en Argentino. Vintre ĝi estas vidata pli norde, kaj kelkaj individuoj alvenas tiom for kiom ĝis Santiago de Ĉilio en la okcidenta marbordo kaj ĝis Urugvajo oriente. Tiuj birdoj reproduktiĝas ankaŭ ĉe la marbordoj de la insuloj Malvinoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Magelana kormorano.

Temas pri mezgranda kormorano 66 al 71 cm longa kun enverguro de 23,3 ĝis 25,8 cm. Maskloj estas pli grandaj ol inaj.[1] Eldistance, la Magelana kormorano estas blankanigra birdo, kun nigraj kapo, kolo kaj supraj partoj kaj brusto kaj subaj partoj blankaj. Deproksime, la nigraj areoj varias el metalece bluaj al oleece verdaj, kaj estas makule je blanko en lokoj. La kruroj kaj piedoj estas karnece rozkoloraj, kaj la nuda senpluma haŭtaĵo ĉirkaŭ la beko kaj la okuloj estas brikoruĝa. En reprodukta plumaro, estas nigreca kvankam ne tre elstara kresto en frunto, kaj distinga blanka orelarea makulo. Estas eĉ malpli da seksa dimorfismo ol ĉe plej kormoranaj specioj, sed maskloj estas 5%-10% pli grandaj en plej grandomezuroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Magelanaj kormoranoj ĉeneste. Kanalo Beagle, Fuegio, Argentino.

Kiel ĉe ĉiuj kormoranoj, ankaŭ la Magelana kormorano manĝas fiŝojn kaj krustulojn per plonĝado subakvajn predojn. Ili manĝas kutime solece proksime al la marbordo, ofte plonĝante el bordo de algarejoj kaj ŝajne trovas malgrandajn fiŝojn (ĉefe nototeniedoj de la genro Patagonothen) ŝirmitaj inter la algoj. Studoj faritaj per profundosensiloj sugestas, ke temas pri neprofunda plonĝanto, tipe irante ĝis ĉirkaŭ 5 m sub la surfaco kun kelkaj individuoj eĉ plonĝante tiom profunde kiom ĝis 10 m, kvankam ties predo ĉefe venas el marfundo. Plonĝotempoj estas tipe de ĉirkaŭ 30 sekundoj.

Ties reprodukta teritorio koincidas multe kun tiu de la Imperia tufkormorano Leucocarbo atriceps, sed la manĝoteritorioj de ambaŭ specioj estas diferencaj ĉar la Imperia tufkormorano tendencas plonĝi en pli profundaj akvoj, kaj pli for el la marbordo.

La Magelana kormorano kutime nestumas en monato novembro sur kornicoj de deklivaj, nudaj, rokaj klifoj. La ino normale demetas 3 ovojn, kvankam oni vidis nestojn enhavantaj 2 al 5 helverdecajn ovojn. Nestokolonioj gamas el 5 paroj al preskaŭ 400. La kovado daŭras 30 tagojn kaj post eloviĝo la idoj estas nutrataj dum 45 tagoj de ambaŭ gepatroj.

Magelanaj kormoranoj, Kanalo Beagle, Fuegio
Magelanaj kormoranoj, Kanalo Beagle, Fuegio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shirihai, p. 194
  • Johnsgaard, P. A. (1993). Cormorants, darters and pelicans of the world. Washington DC, Smithsonian Institution Press.
  • Punta, G., Yorio, P., & Herrera, G. (2003). Temporal patterns in the diet and food partitioning in imperial cormorants (Phalacrocorax atriceps) and rock shags (P. magellanicus) breeding at Bahia Bustamante, Argentina. Wilson Bulletin, 115, 307-315.
  • Sapoznikow, A., & Quintana, F. (2006). Colony attendance pattern of Rock Shags (Phalacrocorax magellanicus): an evidence of the use of predictable and low seasonally food sources? Ornitologia Neotropical, 17, 95-103.
  • Wanless, S., & Harris, M. P. (1991). Diving patterns of full-grown and juvenile rock shags. Condor, 93, 44-48.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3