Rokforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rokeforto)
Rokforto
Gorgonzola
Ŝtato Francio
Deveno Roquefort-sur-Soulzon
Graso 52 %
Formo cilindra
Alto 8-10 cm
Pezo 2 500 g
Tipo bluŝimofromaĝo
Origino ŝafina lakto
Produkta certifikado devenonomado
USDA NDB numero 01039
vdr

Rokforto (france:Roquefort) estas franca bluŝima fromaĝo, nomata laŭ la vilaĝo Roquefort-sur-Soulzon en la Centra Masivo (departemento Aveyron). Ĝi estas ŝafofromaĝo, de kiu la nomo estas protektata kiel AOC: nur fromaĝo el (la najbareco de) Roquefort rajtas havi tian nomon. Aliaj similaj fromaĝoj povas nomiĝi (kaj fakte moniĝas) kiel blua fromaĝo pro la blua koloro de la ŝimo, kiu al kelkaj malallogas.

Ĉefa karaktero estas akraforta odoro kaj gusto. Multaj ŝatas kaj multaj malŝatas, sed neniu indiferentas.

Oni produktas kaj komercas ankaŭ ŝmireblan kremon de rokforto.