Roko de Caiseal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la roko de Caiseal en somero 1986

La roko de Caiseal (angle rock of Cashel kaj irlande Carraig Phádraig), situas apud la urbo Caiseal, ĉirkaŭ 20 km norde de An Chathair (Cahir) en la graflando Tiobraid Árann (graflando Tipperary) en Irlando, estas unika monumento de la Irlanda historio.

La monto altas 65 m kaj estas rigardata kiel la signo de Irlando. Kiel setlejo de feoja kaj spiritoj ĝi iam estis adorata en la antikvo.

En la 4a jarcento la klano de Eoghanachta, pli poste MacCarthys, konkeris la rokon kaj konstruis tie sian sidejon. Tiu loko donis superrigardon trans la ĉirkaŭanta lando kaj tial tiu monteto estas de strategia signifo.

Historio[redakti | redakti fonton]

idealtipa rondturo

Ekde la 4a jarcento Caiseal (malnovirlanda ŝtonburgo) sidejo de reĝoj de Munster kaj kun la sama signifo kiel aliaj sidejoj de provincaj regantoj inkluzive Tara. Sankta Patriko farigis tiun fortikaĵon en la 5a jarcento sidejo de episkopo.

En la frua 10a jarcento regis super Munster Cormac mac Cuileannáin, episkopo kaj instruisto. Li mortis en 908 en la batalo de Ballaghmoon, inter Leinster kaj Munster. La rokon posedis poste la klano O’Brian, kiuj farigis reĝoj de Munster. Brian Boru, kiuj poste falis en la batalo kontraŭ la vikingoj, estis tie en la jaro 977 entronigita kiel reĝo de Munster.

Reĝo Muircheartach Ó Briain donacis en la jaro 1101 pro la unua sinodo en Irlando la rokon al la episkopo de Limeriko.

Cormac Mac Carthaigh fariĝis en la jaro 1127 la unua ĉefepsikopo de Kaŝel. Li konstruis en la sama jaro la kapelon de Cormac en la irlanda-romia stilo. Tiu malgranda preĝejo estas apud la rondturo la plej malnova konstruaĵo sur la roko de Caiseal.

En la jaro 1172 Henriko 2a de Anglujo vizitis post la konkero de parto de Irlando la burgon, kie la princoj kaj klerikuloj juris fidelecon al li. Per tio ili atingis la memstarecon de la Irlanda eklezio. En la 13a jarcento la granda gotika katedralo estis komencita.

En la 15a jarcento la okcidenta flanko de la episkopa burgo estis konstruata. La halo de la ĥorejo de la vikaroj estas hodiaŭ la enirejo al la tuta komplekso.

Post la morto de la ĉefepiskopo Roland Baron en la jaro 1561, konkurantaj episkopoj estis nomitaj de la papo (rom- katolika) kaj de la (angla) krono (angla eklezio). La lasta gajnis la potencon. De 1571 ĝis 1622 Miler Magrath, la „fripono de Cashel“, estis la episkopo; lia tombo estas videbla en la ĥorejo de la katedralo.

En 1641 la roko de Caiseal fariĝis denove katolika post la irlandaj konfederaciaj militoj. Jam en 1647 post la sieĝado de la angla komandanto de Corcaigh Murrough O’Brien, grafo de Inĉikin, la katedralo denove fariĝis angla. La konfederaciaj trupoj kaj la rom-katolika klerikaro inkluzive de Theobald Stapleton estis ekzekutitaj. La anglaj trupoj marodadis kaj detruis gravajn artaĵojn.

La angla eklezio lasis dekadenci la rokon en la 18a jarcento. En la jaro 1749 la tegmento de la katedralo estis forprenita de Arthur Preis, angla episkopo de Cashel. La sekvo estis la kadukiĝo de la konstruaĵoj.

Konstruaĵoj sur la roko[redakti | redakti fonton]

la interno de la kapelo

La plej malnova kaj plej alta konstruaĵo sur la roko estas la bone konservita rondturo (28 m alta), ĝi verŝajne estis el la jaro 1101 (laŭ aliaj fontoj: 849). La enirejo estas 3,60 m super la tero. Ĝi havas tipan pintan tegmenton de la rondaj turoj. La turo estis konstruata sen mortero. Nur jam en la lastaj jaroj la juntoj estis plenigitaj per mortero pro la sekureco.

freskoj en la kapelo de Cormac
restaŭrado de freskoj

Kapelo de Cormac, la kapelo de reĝo Cormac 3a de Munster, estis komencita en la jaro 1127 kaj konsekrita en 1134. La konstruaĵo konsistas el meza navo kaj altarejo. La meza navo kaj la altaro ne formas unu linion. Flanke de la altarejo staras du turoj. Male al la plej multaj irlandaj romiaj preĝejoj tiu ĉi preĝejo estas riĉe ornamata.

La katedralo, konstruata inter 1235 kaj 1270, estas gotika krucpreĝejo sen flankaj navoj. Super la navokruciĝo staras la turo el la 15a jarcento. Samtempo en la okcidento granda loĝturo estis konstruata. Apud la enirejo de la preĝejo staras malnova ŝtono sur kiu la reĝoj de Munster estis kronigitaj.

La halo de la vikaria ĥoro estis konstruita en la 15a jarcento de ĉefepiskopo O’Hedian. La vikaria ĥoro konsistas el neklerikuloj, kies tasko estis kanti dum la diservoj.

La konstruaĵo konsistas el la halo kaj pli poste konstruita dormejo. En la supra etaĝo estis la loĝejo de la vikario.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

52.518055555556-7.9113888888889