Roksana Węgiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Roksana Węgiel
Roksana Węgiel (2018).jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Roxie
Naskiĝo 11-an de januaro 2005 (2005-01-11) (14-jara)
en Jasło
Lingvoj pola lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Pollando
Profesio
Profesio kantisto
Information icon.svg
vdr
Roksana Węgiel (2018)

Roksana Emilia Węgiel (naskiĝis la 11-an de januaro 2005 en Jasło) – pola kantistino, venkinta la unuan polan televidan programon talent show The Voice Kids (2018) kaj la 16-an Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson (2018).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Lernantino de Bazlernejo n-ro 4 en Jasło. En la gepatra urbo frekventis al Muziklernejo de la unua grado en klaso de piano. Infanaĝe trejnis ritman gimnastikon, ĵudon kaj salonan dancon. En la aĝo de ok jaroj komencis frekventi lekciojn pri kanto, nelonge poste aliĝis al paroĥa ĥoro por infanoj. En 2013 komencis kunlaboron kun la Domo de Kulturo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Aŭtune 2017 partoprenis unuan eldonon de la programo The Voice Kids en TVP2. Dum ekzamenoj ekkantis Halo de Beyoncé Knowles kaj pasis al laŭvica etapo, aliĝante al la skipo de Edyta Górniak. Kvalifikiĝis kaj atingis finalon februare 2018. Tie plenumis 3 kantojn (Purple Rain de Prince, „Tio ne mi!” de Edyta Górniak kaj la propran Żyj (Vivu), gajnante la unuan lokon de televid-spektantoj. Premiita per diska kontrakto kun Universal Music Polska. Aprile 2018 en TTT-ejo YouTube aperis ŝia telediskoal la kanto Żyj. Aŭtune eldonis la duan unuopaĵon Obiecuję (Mi promesas).

Septembre 2018 estis anoncita de TVP reprezentanto de Pollando en la 16-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso en Minsko. Ŝia konkursa kanto iĝis Anyone I Want to Be, verkita de Maegan Cottone, Nathan Duvall, Cutfather, Peter Wallevik, Daniel Heløy Davidsen, Lanberry kaj Patryk Kumor, kiu dum daŭro de preskaŭ 3 semajnoj estis aŭskultata pli ol du milionojn da fojoj. La 25-an de novembro ŝi gajnis la konkurson, akirante sume 215 poentojn, en tio 136 de la spektantoj (1-a loko) kaj 79 poentojn de ĵurio (7-a loko), prezentita duone en la pola kaj angla lingvoj (mentoro Edyta Górniak).