Saltu al enhavo

Rola videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reprezento tipa de okcidentaj rolaj videoludoj por personaj komputiloj en la 1990-aj jaroj. La teamo progresas en malhela kaj malamika mezepoka-fantasta mondo. La malsupra parto ebligas rapidan elekton de roluloj aŭ objektoj.

Rola videoludokomputila rolludo (angle role-playing video gameRPG) estas videoluda ĝenro, en kiu la ludanto kontrolas la agojn de rolulo (aŭ pluraj membroj de grupo) kiuj spertos ian formon de karaktera evoluo per registrado de statistikoj. Krome, ili kutime vojaĝas tra zorgeme ellaborita mondo. Multaj rolaj videoludoj originas el tabulludoj[1] kaj uzas multon el la sama vortaro, ludmekanikoj. Aliaj gravaj similaĵoj kun "papero-kaj-krajono" inkluzivas disvolvitan intrigon kaj rakontajn elementojn, evoluon de la ludkaraktero kaj kompleksecon. La elektronika medio forigas la bezonon de ludestro kaj pliigas la rapidon de batalrezolucio. RPG-oj evoluis de simplaj teksto-bazitaj fenestroludoj al grafike riĉaj tridimensiaj spertoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]