Roland Lehoucq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roland Lehoucq
Roland Lehoucq dum la festivalo Utopiales en Nanto (2013).
Roland Lehoucq dum la festivalo Utopiales en Nanto (2013).
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1965 (1965-11-12) (58-jaraĝa)
en Issy-les-Moulineaux
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Universitato de Parizo 6 vd
Profesio
Okupo astrofizikisto • universitata instruisto • esplor-instruisto vd
Laborkampo astrofiziko vd
Doktoreca konsilisto Jean Audouze vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roland Lehoucq [rolan leuk] (naskiĝis en 1965 en Issy-les-Moulineaux) estas astrofizikisto en CEA, instruisto kaj verkisto pri scienca popularigo. Li estis fama pro siaj libroj "De kie venas la povoj de Superman ?" kaj "Fari sciencon kun Star Wars". En 1998, Internacia Astronomia Unio faris omaĝon al li, nomante la malkovritan asteroidon 31387 Lehoucq[1]. En 2004, li estis la laŭreato de Jean-Perrin premio pro sia sukcesa laborado de scienca popularigo. Ekde 2012, Roland Lehoucq ĉiujare estis prezidanto de la sciencfikcia festivalo Utopiales en la urbo Nanto[2]. En 2019, li estis scienca konsilano de la videoludo Le prisonnier quantique (esperante La kvantuma kaptito) kiu asocias aventuron, sciencon kaj sciencfikcion[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]