Rolf Bugge Paulsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rolf BUGGE PAULSEN)
Rolf Bugge Paulsen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1894 (1894-12-11)
Morto 4-an de decembro 1992 (1992-12-04) (97-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 18809
vdr

Rolf Eigil BUGGE-PAULSEN (naskiĝis la 11-an de decembro 1894 en Bergen; mortis la 4-an de decembro 1982 en Oslo)[1][2] estis norvega kapitano de infanterio en Oslo, esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato.

Bugge-Paulsen laboris en diversaj profesioj antaŭ fariĝi kapitano. Li estis membro de pluraj pedagogiaj kaj humanismaj asocioj, verkis artikolojn por revuoj kaj gazetoj kaj faris plurajn vojaĝojn eksterlande.

De 1907 Bugge-Paulsen estis esperantisto. En 1919 li fariĝis prezidanto de Norvega Esperanto-Ligo (NEL). Ano de ekzamena komisiono de NEL depost 1923, membro de la Lingva Komitato de 1932 ktp. Bugge-Paulsen restarigis "Norvegan Esperantiston en 1922 kaj 1932. Li vizitis kvar UK-ojn kiel reprezentanto de la norvega registaro kaj faris multajn propagandajn paroladojn diversloke. Ekde 1925 li faris ĉirkaŭ 25 radioparoladojn kaj gvidis en la fino de 1928 kaj komenco de 1929 la unuan radiokurson de Esperanto en Norvegio. Krome li gvidis multajn kursojn i.a. 7 kursojn en Svedio invitita de SEI kaj 1931-1932 kvar Cseh-kursojn por policanoj en Oslo kaj fondigis klubon inter policistoj. Li preparis la kurson de A. Cseh ĉe la Universitato en Oslo, 1930, verkis aŭ eldonigis propagandilojn kaj lernolibrojn.

De 1943 ĝis 1945 li estis militkaptito en Germanio.[3][4] Ekde 1974 li estis honora prezidanto de NEL.[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1925: Norsk-Esperanto-Engelsk Radio-Ordbok. Felietone en: “Norsk Radio” 1925-1926. Oslo, “Norsk Radio”, 1925-1926.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.