Rolls-Royce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolls-Royce
aŭtomobilo-faranta firmao • entrepreno • negocopublika kompanio • aŭtomobilmarko vd
Dum 1998 - nekonata/nuntempe
Jura formo Limited & Co. KG
Fondintoj Henry RoyceCharles Rolls vd
Sidejo Chichester
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo persona aŭto
Posedata de BMW vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Rolls-Royce estas aŭtomobilfirmao.

La Rolls-Royce insigno kaj la "Spirit of Ecstasy" en la kapoto de 1971 Silver Shadow
Originala 1905 Rolls-Royce
1979 Rolls-Royce Silver Shadow II

Historio[redakti | redakti fonton]

La aŭtomobilfirmao Rolls-Royce naskiĝis en aprilo 1904 pro la pasiono al aŭtomobiloj de du viroj tute malsamaj. Charles Stewart Rolls estis juna aristokrato aventurema, tria filo de barono Llangattock, membro de eleganta kaj riĉa familio, edukita en Kembriĝo (Eton College kaj Trinity College). Frederick Henry Royce estis humila filo de muelisto de Peterborough, kiu laboris kiel leterportisto kaj fervojisto.

Royce laboris en la “Fervojo de la granda Nordo”. Poste li laboris en la elektra firmao “Electric Light & Power Company” en Londono kaj samtempe li studis dum la nokto en instituto politeknika. Dum Rolls estis lernanto en la kolegio Eton College de Kembriĝo, Royce kreis la firmaon F. H. Royce & Co kun sia amiko Ernest Claremont. Li fabrikis malgrandajn objektojn elektrajn. Sed tio ne sufiĉis al la genia Royce, kiu kreis stalfabrikon Royce Ltd, en Manĉestro, kun la monhelpo de Claremont kaj de Alfred Punt. Royce inventis plurajn aparatojn elektrajn utilajn ĝis nuntempe.

La novaj automobiloj estis ĉarmaj novaĵoj, kaj ankaŭ Royce allogiĝis al tiuj mirigaj maŝinoj. Unue li aĉetis malgrandan aŭtomobilon De Dion, sed tuj li aĉetis uzitan Decauville, kies ducilindra motoro estis povuma 10-ĉevalpove. Tuj Royce plibonigis la elektran instalon, la malrapidigilon kaj la suspendilon. La plibonigado de la Decauville pligrandigis la amon de Royce al aŭtomobiloj tiom, ke fine Royce decidis ne plibonigi jam konstruitan aŭtomobilon, sed krei tute novan veturilon. Do li kreis novan trabstrukturon kaj novan dulitran motoron ducilindran, kies enirovalvoj estis centraj kaj la elirovalvoj flankaj. Tian valvaranĝon la aŭtomobiloj Rolls-Royce uzis dum kvindek jaroj. Sed por Royce la perfekteco ne estis nur vorto, li intencis krei aŭtomobilon perfektan, kies kvalito estus plej alta eble. Do li uzis la plej taŭgajn pecojn por la nova aŭto, se ili jam ekzistis li aĉetis ilin, alikaze li mem kreis ilin. Tiamaniere li uzis mezelipsoidan suspendilon, akso-konektilon konusforman, novan rapideco-elektilon (tri rapidumoj), ktp. Je la 1-a de aprilo 1904 Royce finis la konstruadon de la nova aŭtomobilo. Por pruvi la funkciadon de la nova venturilo Royce trairis senprobleme dekkvin mejlojn.

Kuraĝigite pro la sukceso, Royce konstruis du pliajn aŭtomobilojn, por sia amiko kaj samsocietano Claremont kaj por la fabrikdirektisto Henry Edmunds. Tiu direktisto montris la aŭtomobilon al Claude Johnson, kiu sendis informan mesaĝon al sia amiko Charles Stewart Rolls pri nova kaj pli bona aŭtomobilo konstruita de Royce en Manĉestro. Pro scivolo Rolls iris al Manchester por observi detale la novan aŭton, kaj tute kaptis la belecon kaj altan kvaliton de la aŭtomobilo de Royce. Sed por Rolls la nova aŭtomobilo ne estis simple maŝino, sed granda ebleco por gajni monon.

Rolls kaj Royce renkontiĝis por paroli pri la aŭtomobilo. Ambaŭ estis tre malsamaj; Rolls estis dudek-sepjaraĝa, Royce pli ol kvardekjaraĝa. Sed malgraŭ la malsamaj aĝoj kaj socia oriĝino, Rolls sukcesis ekkoni la geniecon de Royce. Tiel en Londono Rolls diris al Edmunds “mi ĵus trovis la plej lertan inĝenieron de la tuta mondo.”

Aliflanke Royce jesis pri konstrui aŭtomobilojn, sed li ne sciis, kiel ilin vendi profite. Feliĉe Rolls estis la plej lerta vendisto por la bonegaj aŭtomobiloj de Royce, do ĉar li estis riĉa kaj konis evidente tre multajn riĉulojn, kiuj povus aĉeti aŭtomobilon future. Do Rolls kaj Royce akordiĝis krei kune novan firmaon “Rolls-Royce Motors Cars”. Ĉiu societano havus duonan parton de la societo. Rolls kompromisis vendi ciujn aŭtomobilojn konstruitajn de Royce.

En decembro 1904 Rolls vojaĝis al Parizo kaj li tie montris en ekspoziciejo Rolls-Royce-aŭtomobilojn du-, tri-, kaj kvarcilindrajn (10-, 15- kaj 20-ĉevalpovaj) kaj pli sukcesplenan sescilindran aŭtomobilon, kies povumo estis 30 ĉevalpovoj. Pro la granda sukceso de tiuj sescilindraj automobiloj la du- kaj tricilindra ne plu fabrikiĝis. La 20-ĉP-aŭtomobilo partoprenis en famaj kuradoj en la Manksinsulo. En la kuradoj la Rolls-Royce estis famaj por esti aŭtomobiloj preskaŭ ne havariigeblaj, precipe la sescilindraj motoroj, kiujn oni uzis dum pluraj jaroj. La Rolls-Royce 40/50 “Silver Ghost” trairis senhaste 14 000 mejlojn senprobleme.

La Rolls-Royce estis do konata kiel “nerompebla” aŭtomobilo. Evidente, malgraŭ tre alta prezo (1300 britaj pundoj), ĉiuj konstruitaj aŭtomobiloj estis venditaj, kaj multaj aĉetontoj devis atendi multe por akiri la faman aŭton. La nomo “Silver Ghost” (arĝenta spirito) originis el tio, ke la dekdua 40/50-aŭtomobilo konstruita estis arĝentkolora laŭ decido de ĝia posedanto Claude Johnson.

La sukceso de la aŭtomobiloj Rolls-Royce devigis lason de malnova fabriko en Manchester por konstrui automobilojn en nova fabriko en Derby. Tiuepoke Rolls planis fari ankaŭ aviojn.

Ses jaroj post la nasko de la firmao Rolls-Royce, Rolls mortis pro aerakcidento. Malgraŭ tio la firmao Rolls-Royce jam esis sufiĉe forta kaj la bona agado de la direktisto Claude Johnson pligrandigis sencese la famon de la firmao. La riĉuloj, la reĝoj, la aristokratoj, regnestroj, ktp, elektis la automobilojn Rolls-Royce pro ilia granda kvalito, kaj ĉar ili estis tre komfortaj. Krome tiuj aŭtomobiloj daŭris venkante en multaj famaj kuradoj.

John Scott Montagu komisiis al skulptisto Charles Sykes skulpturon por aŭtomobilkatalogo. La skulpturo “Spitit of Ecstasy” iĝis la simbolo de la Rolls-Royce-aŭtomobiloj. Antaŭ la Unua Mondmilito, Rolls-Royce jam estis tiel fama kiel la Hispano-Suiza-aŭtomobiloj. Ambaŭ firmaoj konstruis aŭtomobilojn, kaj ankaŭ potencajn motorojn por aeroplanoj.

Post la milito Rolls-Royce decidis pligrandigi la oferton de modeloj, do konstruis la famajn aŭtojn Phantom (Phantom I kaj Phantom II). Royce, malsana, ofte devis ripozi ĉe la marbordo. Sed Rolls-Royce iĝis firmao internacia, ĉar on kreis reserĉejon en Châteauroux (Francio) kaj novan fabrikon en Springfield (Usono). En tiu fabriko konstruiĝis ĉirkaŭ tri mil 40/50-automobiloj ĝis ke pro la krizo en Usono, Rolls-Royce decidis ne plu konstrui automobilojn tie depost 1931.

En 1931 Rolls-Royce aĉetis alian faman firmaon, Bentley. De tiam Rolls-Royce estis pli luksaj automobiloj kaj Bentley, sportemaj (sed luksaj evidente) aŭtomobiloj. Kune oni kreis la flugmotorojn V12 R uzitajn de avioj "Supermarine” en la fama rapid-kurado “Schneider Cup”. Tiuj motoroj, plibonigitaj kaj nomitaj Krestel kaj Merlin, propulsis la efikajn aviadilojnSupermarine Spitfire” kaj “Hawker Hurricane” dum la Dua Mondmilito.

Henry Royce, la honora prezidanto de Rolls-Royce, neaktiva pro malsano, fine mortis en 1933. Sed la malapero de la fondintoj ne malutilis la firmaon. Claude Johnson daŭrigis fervore la laboron. Oni fabrikis pli multajn flugmotorojn ol dum la antaŭaj jaroj, en la Derby-fabriko sed ankaŭ en la nova fabriko en Crewe. Pro la ekonomia krizo de 1930 ĝis 1940 Rolls-Royce vendis malpli automobilojn, sed tre multajn flugmotorojn kiel antaŭe. En 1936 oni fabrikis nur du malsamajn aŭtomobilojn, la 20/25 kaj la 25/30, kies motoroj estis sescilindraj kaj la Phantom I kaj II. La Phantom II estis la unua aŭtomobilo Rolls-Royce kies motoro estis dudekcilindra V-forme.

En la komenco de Dua Mondmilito, Rolls-Royce adaptigis fabrikojn por produkti grandan nombron da flugmotoroj. La Merlin-motoroj havis unue 1000 ĉP, sed plibonigita versioj atingis pli ol 2300 ĉP. Tiujn motorojn oni uzis en pluraj aviadiloj, de la ĉasaviadiloj al la bombaviadiloj, de la Usona Mustang ĝis la dumotora Mosquito. Ĉe la fino de la milito Rolls-Royce fabrikis la novan jetmotorojn kaj reaktorojn Dart, Avon, Tyne, ktp.

Post la milito Rolls-Royce fabrikis kompletajn aŭtomobilojn. Antaŭ la milito ofte ĉiu aŭtomobilfirmao konstruis nur la motorojn kaj la trabstrukturon (kun malrapidigiloj, suspendiloj, akso-konektiloj, kaj rapideco-selektilo) kaj alia firmao la eksteran korpon de la aŭtomobilo. La unua aŭtomobilo tute konstruita de Rolls-Royce estis la Silver Wraith, en 1946. Sed Rolls-Royce daŭris produktante aliajn specialajn aŭtomobilojn kies la eksteran korpon fabrikis Mulliner kaj Park Ward. En la novaj aŭtomobiloj estis la novaj motoroj “B” (B40, B60 e B80) kvar-, ses- kaj okcilindraj.

Dum la jardekoj 50 e 60 Rolls-Royce fabrikis plej luksajn automobilojn, la Phantom IV, V e VI, kies motoroj estis V8 (okcilindra kaj V-forme). La Phantom V fabrikiĝis de 1959 ĝis 1968. la Phantom VI, kiu substituis la modelon Phantom V, fabrikiĝis ĝis 1991. Ĝi estis luksega aŭto, ia versio plibonigita de Mulliner kaj Park Ward havis pli ol ses metrojn. La Phantom estis la aŭtomobilo de la reĝoj. Por homoj malpli riĉaj, sed evidente tre riĉaj, Rolls-royce fabrikis de 1955 ĝis 1966 la Silver Cloud I, II, e III, kiu ĉiam moviĝis de la V8-motoroj (de 5 a 6,2 litroj). Famaj posedantoj de Silver Cloud estis la membroj de The Beatles, inter aliaj.

1982 Rolls-Royce Camargue


En 1965 Rolls-Royce decidis vendi novan modelon, kies aspekto estis pli moderna, malpli alta kaj pli larĝa, sed sen perdi la klasikan aspekton de vera Rolls-Royce. Tiu nova aŭtomobilo estis la Silver Shadow. Rolls-Royce ne konstruis la korpon kaj la trabstrukturon aparte, sed kune, la aŭtomobiloj Silver Shadow estis la unuaj fabrikitaj de Rolls-Royce kies korpoj estis memportanta. Tiu aŭtomobilo estis tre granda sukceso por Rolls-Royce, ĉar oni vendis pli ol 40000 unuojn (versioj I e II) ĝis 1981. Oni fabrikis ankaŭ du specialajn versiojn de la Silver Shadow, la Corniche (duporda kaj sentegmenta) kaj la Camargue (coupé aŭ duplaca).

En 1980 Rolls-Royce fabrikis du novajn aŭtomobilojn, la Silver Spirit kaj la Silver Spur, kiuj estis tre plibonigita versioj de la aŭtomobilo Silver Shadow. Sed en 1998 finis la Brita posedo de Rolls-Royce.

Corniche

En 1971 pro grava krizo en la flugmotora fako, Rolls-Royce decidis sendependigi tiun fakon, kiu konservis la rajton pri la nomo Rolls-Royce (kaj Bentley). En 1973 naskiĝis austomobila fako Rolls Royce Motors; la Germana aŭtomobilfirmao BMW aĉetis parton de la fako aviadila kaj en 1980 la armilfirmao Vickers aĉetis la tuta fakon automobilan, tio estas, la tutan Rolls Royce Motors. Dek jaroj poste Vickers decidis vendi fakon Rolls Royce Motors al BMW. La Germana firmao jam estis la posedanto de parto de la flugmotora fako kaj estis la fabrikisto ekde 1998 de la motoroj de la novaj aŭtomobiloj Rolls-Royce, la Silver Seraph (V12-motoro de BMW). Sed alia Germana aŭtomobilfirmao, Volkswagen, oferis pli da mono ol BMW por aĉeti la tutan fakon aŭtomobilan. Vickers, en asembleo de la akciistoj, devige decidis vendi fakon Rolls Royce Motors al Volkswagen. BMW minacis la novajn posedantojn ne plu fabriki motorojn por la Silver Seraph. Fine BMW kaj Volkswagen decidis “amike” riparti duone fakon Rolls Royce Motors, la firmao Rolls-Royce apartenus al BMW, kaj la firmao Bentley (kaj la Crewe-fabrikero) apartenus al Volkswagen.

Nun Rolls-Royce kaj Bentley estas tute malsamaj firmaojn, la nova Germana posedantoj, klopodas kunigi luksajn Britajn modelojn kun modernan teknologion Germanan.

Modeloj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jane's All the World's Aircraft 1940/41/42/43/44/45/46, Jane's Publishing Company.
  • Jane's All the World's Aircraft 1980-81, ISBN 0-531-03953-6, Jane's Publishing Company Limited.
  • Richard Feast, Kidnap of the Flying Lady: How Germany Captured Both Rolls Royce and Bentley, Motorbooks, ISBN 7603-1686-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]