Rolmodelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rolmodelo estas homo, kies konduto aŭ sukceso igas aliajn - precipe junulojn [1] - imiti lin, aŭ klopodi sekvi liajn paŝojn, por eventuale formi sian propran karieron aŭ pro simpla admiro. Tial estas la respondeco de la gepatroj, instruistoj kaj gvidantoj de la socio reprezenti en sia konduto ekzemplon, gvidi per persona ekzemplo kaj fariĝi rolmodelon al aliaj.

La termino estis kreita de la jud-usona sociologo Robert King Merton.[2]

Instruistoj kiel rolmodeloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Rita Pearson, instruistoj, pro la kvanto de tempo kiun ili havas kun siaj studentoj, havas tiom grandegan efikon sur la infanoj, ke ili estas kuraĝigitaj esti afablaj por konstrui fortajn emociajn rilatojn kun ili.[3]

Famuloj kiel rolmodeloj[redakti | redakti fonton]

La konstanta ekspozicio de junuloj en sociaj retoj al la vivo de famuloj pro tendencoj en populara kulturo igis famulojn, popmuzikajn stelulojn, modan kaj vivstilan modelojn kaj atletojn iĝi ĉefaj modeloj inter la junularo. Enketo farita en Britio en 2008 konstatis, ke multaj junuloj sekvas ĉi-lastan kiel modelojn ne pro sia talento, sed pro la fakto, ke ili estas famaj, kaj esperas sukcesi kiel ili per partopreno en Realeca televidserio kaj similaj.[4]

Atletoj kiel rolmodeloj[redakti | redakti fonton]

Estas fundamenta debato pri tio, ĉu oni povas inkluzivi sportistojn kiel rolmodelojn,[5] ĉar unuflanke - kelkaj provas konduti kiel tia, sed aliflanke - ili fariĝas rolmodeloj pro sia kapablo kiel atletoj; kaj ne kiel rezulto de iliaj moralaj pozicioj.[6][7]

Charles Barkley, ekzemple, deklaris ke atletoj ne devus esti utiligitaj kiel rolmodeloj, kaj gepatroj devus akcepti ĉi tiun rolon.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Influanto

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Role model. Dictionary.com. Random House, Inc. 2013.. Alirita 2014-01-25.
  2. Calhoun, Craig J., (ed.). (2010) Robert K. Merton: Sociology of Science and Sociology as Science. Nov-Jorko: Columbia UP. ISBN 978-0-231-15112-2.
  3. Every Kid Needs A Champion. Alirita 2014-05-20.
  4. The Beckhams are the celebrities most children aspire to be, as celebrity culture increases its influence, says ATL. Association of Teachers and Lecturers (14 March 2008). Arkivita el la originalo je 28 September 2011. Alirita February 21, 2011. Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-28. Alirita 2021-11-24.
  5. Storytelling: Can a sports hero be a role model? Yes, thankfully.
  6. Dobie: Athletes aren't automatic role models.
  7. The New Sports Role Model. Arkivita el la originalo je 2021-11-24. Alirita 2021-11-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2021-11-24.
  8. Steinberg, Leigh. Why Do We Make Athletes Role Models?.