Román Ayza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Román AYZA y MAQUÉN estis hispana esperantisto en la pionira periodo antaŭ la unua mondmilito.

Profesie staba kolonelo kaj armea inĝeniero, li estis ankaŭ membro kaj gvidanto de la Hispana Matematika Societo (1913), kaj verkis diversajn librojn pri matematiko en la hispana lingvo.

Li estis dua prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto kaj kunfondinto de Esperanto-Grupo 1903, ambaŭ en Valencio. La lokan grupon li kunfondis kun infanteria kapitano Rafael Duyós Sedó kaj telegrafestro Fernando Soler Valls.

Por la lernolibroj de Fernando Soler Valls "El idioma internacional auxiliar Esperanto al alcance de todos (vulgarización de gramática Esperanto-española)" kaj "El Esperanto al alcance de todos" li verkis antaŭparolojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Trigonometría rectilínea y esférica.[1]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Aiza Roman, hispano, staba kolonelo. Mortis. Dua prez. de Hispana Societo por prop. de E. Kunfond. de Grupo Valencia, 1903.