Román Gubern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Román Gubern
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1934 (1934-08-08) (89-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Profesio
Okupo verkisto • comics critic vd
Laborkampo historio de kino vd
Doktoreca konsilisto Isidre Molas i Batllori vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Román GUBERN Garriga-Nogués (Barcelono, 8-a de aŭgusto 1934) estas hispana verkisto kaj historiisto pri amaskomunikiloj, ĉefe pri kino kaj bildliteraturo. Liaj studoj pri la tutmonda kinarto, aŭ pri kino dum la Hispana Enlanda Milito, same kiel pri la bildliteratura lingvaĵo aŭ pri pornografio estis pioniraj en Hispanio.

Li doktoriĝis pri juro ĉe la Aŭtonoma Universitato de Barcelono (1980). Li estas emerita profesoro pri aŭdi-vida komunikado de la Fakultato de Komunikscienco en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono (UAB), kies dekano li estis. Li instruis en Sorbono, kaj en la universitatoj Harvard, Yale, la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko aŭ la Venecia Bienalo (kies ĵuriano li estis en 1986). Li laboris ankaŭ kiel invitita esploristo en la Massachusetts Institute of Technology kaj estis profesoro pri Historio de Kino en la California Institute of Technology (Pasadena), la University of Southern California (Los-Anĝeleso), la Internacia Universitato de Venecio kaj la Aŭtonoma Universitato de Barcelono ĝis sia emeritigo. Li estis prezidanto de la Hispana Asocio de Kinhistoriistoj kaj apartenis al tre diversaj akademioj.

En la 1970-aj jaroj li membris en la komunisma Partit Socialista Unificat de Catalunya (PSUC) kaj estis elstara membro de la nomita gauche divine ("dia maldekstro") de Barcelono.

Li ankaŭ verkis kinajn scenarojn, kelkaj el kiuj kun Jaime Camino, ekzemple por filmoj Dragon Rapide (1986) kaj El largo invierno (1992).

Obra[redakti | redakti fonton]

  • La televisión, Bruguera, Barcelona, 1965.
  • Historia del cine, Danae, Barcelona, 1969.
  • Godard polémico, Tusquets, Barcelona, 1969.
  • La novela criminal, antologio de tekstoj kaj prologo, Tusquets, Barcelona, 1970.
  • McCarthy contra Hollywood: La caza de brujas, Anagrama, Barcelona, 1970.
  • El lenguaje de los cómics, Península, Barcelona, 1972.
  • El Cine, colectiva, Buru Lan Ediciones, 1972.[1]
  • Mensajes icónicos en la cultura de masas, Lumen, Barcelona, 1974.
  • Homenaje a King Kong, Tusquets, Barcelona, 1974.
  • Literatura de la imagen, Salvat, Barcelona, 1974.
  • Cine contemporáneo, Salvat, Barcelona, 1974.
  • Un cine para el cadalso. 40 años de censura cinematográfica en España (kun Domènec Font), Barcelona, 1975.
  • El cine español en el exilio, Lumen, 1976.
  • El cine sonoro en la II República (1929–1936), Lumen, Barcelona, 1977.
  • Comunicación y cultura de masas, Península, Barcelona, 1977.
  • Las raíces del miedo (kun J. Prats), Lumen, Barcelona, 1978.
  • La censura. Función política y ordenamiento jurídico bajo el franquismo (1936–1975), Península, Barcelona, 1981.
  • Cine para leer, Mensajero, Bilbao, 1986.
  • 1936–1939: La Guerra de España en la pantalla. De la propaganda a la Historia, Filmoteca Española, Madrid, 1986.
  • El simio informatizado, Fundesco, Madrid, 1987.
  • La caza de brujas en Hollywood, Anagrama, Barcelona, 1987.
  • La mirada opulenta: Exploración de la iconosfera contemporánea, Gustavo Gili, Barcelona, 1987.
  • Los cómics en Hollywood. Una mitología del siglo XX (kun Javier Coma), Plaza y Janés, Barcelona, 1988.
  • El discurso del cómic (con Luis Gasca), Cátedra, Madrid, 1988.
  • La imagen pornográfica y otras perversiones ópticas, Akal, Madrid, 1989.
  • Espejo de fantasmas. De John Travolta a Indiana Jones, Espasa Calpe, Madrid, 1993.
  • Benito Perojo. Pionerismo y supervivencia (Filmoteca española), Instituto Nacional de las Artes Escénicas y de la Música, 1994.[2]
  • Del bisonte a la realidad virtual, la escena y el laberinto, Anagrama, Barcelona, 1996.
  • Proyector de luna. La generación del 27 y el cine, Anagrama, Barcelona, 1999.
  • El eros electrónico, Taurus, Madrid, 2000.
  • Máscaras de la ficción, Anagrama, Barcelona, 2002.
  • Patologías de la imagen, Anagrama, Barcelona, 2004.
  • Los años rojos de Luis Buñuel, Cátedra, Barcelona, 2009.
  • Metamorfosis de la lectura, Anagrama, Barcelona, 2010.
  • La confesión de Carmen, Pre-Textos, 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MEMBA, Javier (04/02/2001). Libros de cine (XXVI), "El Mundo".
  2. Riambau, Esteve (1995). «Ressenyes». Anàlisi: quaderns de comunicació i cultura. pp. 141-143. ISSN 0211-2175. Konsultita la 28an de decembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Diario de Aragón 23-03-04.