Roma (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Roma
Originala titolo Roma
Originala lingvo hispana lingvo, Mixtec languages
Kina aperdato 30 aŭg. 2018
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alfonso Cuarón
Reĝisoro(j) Alfonso Cuarón
Produktisto(j) Alfonso Cuarón · Gabriela Rodriguez
Scenaro Alfonso Cuarón
Ĉefrolantoj Yalitza Aparicio · Marina de Tavira
Produkto Participant Media · Esperanto Filmoj · Netflix
IMDb
Information icon.svg
vdr

Roma estas kunproduktita (Meksiko-Usono) nigra-blanka filmo el la jaro 2018, verkita, filmita kaj reĝisorita de Alfonso Cuarón. La filmo rikoltis multajn premiojn inter alie la plej prestiĝan Premion Golden Globes kaj la Oskar-premion por la plej bonkvalita ne-anglalingva filmo (2019). La uzado de nigra-blanka filmado tre bone kongruas kun la intenco montri vivon de epoko preskaŭ duonjarcente pasinta rigardate el la aktualo de la filmofarado kaj kun la konstanta fokuso en la filmo al la arta fotografio.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo sekvas junan, miŝtekan domservistino (Cleo) en mezklasa familio en Meksikurbo dum la 1970-aj jaroj. Ŝi kaj la kolegino, same indiĝena, zorgas pri ĉiu laboro en la domo, dum la familio vivas laŭ tre burĝeca vivostilo. La vera amo de la servistino por la filoj de siaj mastroj kontrastas kun la malmulta amo interne de la geedza paro, kiu fakte disiĝas dum la historio. Alia kontrasto estas la honesta konduto de la servistinoj kun la masklisma fikonduto de iliaj fianĉoj; fakte Cleo gravediĝas, sed la fianĉo malakceptas ajnan respondecon. Ĉio komplikiĝas dum reala okazaĵo (10a de junio 1971) kiam eksterjura ekstremdekstra trupo masakras kontraŭ studenta manifestacio. Lasta epizodo montras la korpurecon de la servistino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Rolularo kaj geaktoraro[redakti | redakti fonton]

  • Marina de Tavira kiel Sinjorino Sofia
  • Marco Graf kiel Pepe
  • Yalitza Aparicio kiel Cleo
  • Daniela Demesa kiel Sofi
  • Enoc Leaño kiel Politikisto

Fono[redakti | redakti fonton]

La titolo Roma mencias la oran periodon de la itala kinematografio, la novrealismon de la majstroj Rossellini (Roma città aperta, 1945) kaj De Sica, kiuj portretis 'ordinarajn homojn'. Sed la nomo estas antaŭ ĉio la kvartalo Roma de Meksikurbo, nome la areo kie Cuarón pasis sian junaĝon[1].

Produktado[redakti | redakti fonton]

La 8-an de septembro 2016, Alfonso Cuarón anoncis sian plej novan projekton pri meksika familio en la 1970-aj jaroj[2].

Kiam neatendite forfalis Emmanuel "Chivo" Lubezki, la kameraisto, Cuarón decidis mem okupiĝi pri la filmado por la unua fojo[3].

Esperanto Filmoj[redakti | redakti fonton]

La produktado de la filmo komenciĝis en la aŭtuno de 2016[4] por la produktentrepreno Esperanto Filmoj [5].

Prezentado en kinejoj[redakti | redakti fonton]

Roma estis por la unua fojo montrita la 30-an de aŭgusto 2018 dum la Venecia Kinfestivalo[6].

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Roma en Interreta filma datumbazo angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas parta traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedia paĝo je la 4-a de novembro 2019.

Referencoj[redakti | redakti fonton]