Roma Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roma Klubo
emblemo
neprofitcela organizaĵopensfabrikointernacia organizaĵo • erudicia societo
Komenco 7-a de aprilo 1968 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Vinterturo
Agareo

Global problem

Fondinto(j) Aurelio Peccei vd
Ĉefestro(j) Mamphela Ramphele • Ernst Ulrich von Weizsäcker • Anders Wijkman • Aurelio Peccei vd
Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Roma KluboKlubo de Romo estas nekomerca, nepolitika organizaĵo, kiu interŝanĝas ideojn pri diversaj ĝeneralaj internaciaj politikaj aferoj. La ĝenerala sekretariejo ĝis junio 2008 troviĝis en Hamburgo, Germanio, sed laŭ decido de la 26-a de septembro 2007 tiam translokigis al Vinterturo, Svisio.

La klubo estis fondita en 1968 laŭ ideo de la itala industriestro Aurelio Peccei, iama membrode la estraroj de Fiat kaj Olivetti kaj prezidanto de entreprena konsultejo, kaj de la skoto Alexander King, direktoro pri scienco, teknologio kaj edukado ĉe la pariza Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), kiuj renkontiĝis en Romo dum prelego en la Nacia Akademio de Linkoj.

En 1972 la Roma Klubo eldonis sian raporton La limoj de kreskado pri la limigitaj stokoj de materialoj. Ĝi kaŭzis grandan diskuton, pripensadon kaj eĉ aktivecojn pri nia estonteco.

En 1973 la Roma Klubo honoriĝis per la Pacpremio de la germana librokomerco, kiel unua organizaĵo anstataŭ unuopa individuo.

Je la 7-a de majo 2012 la Klubo de Romo prezentis en Roterdamo la libron A Global Forecast for de Next Forty Years (Globala prognozo por la venontaj 40 jaroj). La libron verkis Jørgen Randers (1945), norvega scientisto kiu kunaŭtoris la libron de 1972.

Prezidantoj kaj prezidintoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]