Saltu al enhavo

Romain Gary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romain Gary
Persona informo
Romain Gary
Naskonomo Roman Kacew
Naskiĝo 21-an de majo 1914 (1914-05-21)
en Vilno,  Rusia Imperio
Morto 2-an de decembro 1980 (1980-12-02) (66-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj polajidorusaanglafranca vd
Loĝloko Rue du Bac • VilnoNico vd
Ŝtataneco Francio (1935–)
Pollando
Rusia Imperio
Litovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lernejo de la Aero kaj la Kosmo (1938–1939)
Pariza Fakultato de Juro (1935–1938)
Faculté de droit d'Aix-en-Provence (en) Traduki (1933–1934)
Lycée Masséna (en) Traduki
universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Romain Gary
Memorigilo Romain Gary
Familio
Patro Arieh-Leïb Kacew (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mina Owczyńska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Joseph Bregsztein (en) Traduki, Walentyna Kacew (en) Traduki kaj Pawel Kacew (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Leïla Chellabi (en) Traduki (1978–1980)
Jean Seberg (1962–1970)
Lesley Blanch (mul) Traduki (1944–1961) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Alexandre Diego Gary (en) Traduki
 ( Jean Seberg) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Fosco Sinibaldi • Shatan Bogat • Émile Ajar • Romain Gary • Lucien Brulard • René Deville vd
Okupo filmreĝisoro
piloto
romanisto
verkisto
tradukisto
scenaristo
diplomato
Français libre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1945–1980 vd
Verkado
Verkoj Forest of Anger ❦
The Roots of Heaven ❦
Lady L ❦
La promesse de l'aube ❦
White Dog ❦
The Life Before Us ❦
Clair de femme ❦
L'Angoisse du roi Salomon vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memora surskribo sur la domo sur strato Sanavichos, kie Roman Gary loĝis en Vilno (Vilna) inter 1917 kaj 1923

Romain GARY (naskita kiel Roman Kacav (jide רומן קצב, pole Kacew; ruse Рома́н Ле́йбович Ка́цев, Roman Leibovich Katsev) en Vilno (tiutempe en la Rusia Imperio), 21-an de majo 1914 - 2-an de decembro 1980) ankaŭ konata sub la plumnomo Émile Aĵar, estis franca de juda-litova origino, aerarmea soldato, verkisto, reĝisoro kaj diplomato.

Li estas konsiderita grava verkisto de franca literaturo en la dua duono de la 20-a jarcento. Li verkis en la franca kaj la angla, sed estante poligloto, lia verkaro estas ankaŭ lingva mozaiko de 15 aliaj lingvoj[1].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Romain, kune kun sia patrino kaj vartistino Anelya Voitsekhovich, vivis en Moskvo de 1915 ĝis 1921[2]. Post la disiĝo de la gepatroj li loĝis kun la patrino en Pollando kaj en 1928 ili transloĝiĝis al Francio. Dum la Dua Mondmilito, Roman devis elmigri al Britio, kie li aliĝis al la francaj trupoj formitaj de De Gaulle. Li batalis kiel aviadilisto en Eŭropo kaj Afriko.

Li batalis kadre de la Aerarmeo de Libera Francio kiel aviadila mitralisto kaj observisto dum la Dua Mondmilito. Kiam la piloto de lia aviadilo estis blindigita, kaj li mem vundita, li voĉe gvidis la piloton por plu veturi kaj surterigi la aviadilon. Pro tiu ago li ricevis la Honoran legion kaj aliajn omaĝojn.

Lia unua instigo al verkado estas pri lia milita sperto. Li komencis sian literaturan verkadon dum siaj studoj, kaj verkis sian unuan longan eldonitan libron - Éducation européenne (Eŭropa Edukado), 1945 - dum la milito.

Post la milito li laboris kiel diplomato ĝis 1961 en Los-Anĝeleso, Usono (1958), La Paz, Bolivio (1956), Sofio (Bulgario) kaj Novjorko, ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Kolegaj amikoj liaj en Parizo estis la verkistoj André Malraux kaj Albert Camus, kun kiuj li amikiĝis en la oficejoj de la eldonejo Gallimard. Li uzis ĉefe la pseŭdonimon Émile Aĵar, sed ankaŭ Fosco Sinibaldi, Rene Deville, Shatan Bogat kaj sia propra naskiĝnomo, Roman Kacew. Li estis la nura verkisto kiu ricevis dufoje la Premion Goncourt, la duan fojon per la pseŭdonimo de Émile Aĵar, kio generis polemikon en Francio. Tiu ĉi premio por franclingva literaturo estas aljuĝita nur unufoje al aŭtoro. Gary, kiu jam ricevis la premion en 1956 por Les racines du ciel, publikigis La vie devant soi sub la pseŭdonimo Émile Ajar en 1975. interalie, la filo de la kuzino de Gary, Paul Pavlowitch, pozis kiel la verkisto. Pavlowitch rivelis sian rolon en libro, dudek tagojn antaŭ ol la eldonisto de Gary publikis la postmortan libron de Gary: Vie et mort d'Émile Ajar (Vivo kaj morto de Emile Ajar).

Romain Gary tiel liberiĝis el la antaŭjuĝoj ligitaj al ekzistantaj bildo kaj famo, kiujn la publiko havis de li. Sub la subskribo Ajar, li eĉ aŭdacis publikigi la verkonPseudo, en kiu la aŭtoro severe primokas iun Tonton Makoute (onĉjon Makuto), figuron de Romain Gary, kiun Paul Pavlowitch vokis "onĉjo" en la reala vivo. Tiel li trompis iujn kritikistojn (kiel Mathieu Galey, nepo de la fama arkitekto Lucien Bechmann), kiuj estis severe draŝintaj la verkiston Romain Gary, kaj laŭdegis la junan geniulon de la franca literaturo Émile Ajar. Li ankaŭ trompis siajn amikojn, kiuj estis eksuspektantaj, ke Gary estas Ajar. Post la publikigo de Pseudo, ili fine pensis, ke ne.

Gary iĝis unu el la plej popularaj kaj produktivaj verkistoj de Francio. Li estis entute aŭtoro de ĉirkaŭ 30 libroj, 25 librojn sub sia nomo kaj ses librojn sub pseŭdonimoj, nome romanoj, rakontoj, eseoj kaj memoroj, krom filmaj scenaroj, medio en kiu li reĝisoris du filmojn ĉefrolulitaj de lia edzino, Jean Seberg.

Plurlingvismo

[redakti | redakti fonton]

Studinte juron, li iĝis diplomato, parte pere de sia plurlingvismo, propra de multaj judoj devenaj el Orienta Eŭropo (li parolis kaj verkis en la angla kaj franca lingvoj, uzante ankaŭ la rusan kaj la germanan, kaj krome komprenis la polan, hispanan, italan, litovan kaj jidan)[3].

Laŭ la reala nomo Romain Kacew

[redakti | redakti fonton]
  • 1935 : L'Orage (15.02.1935 en Gringoire)
  • 1935 : Une petite femme (24.05.1935 en Gringoire)
  • 1937 : Le Vin des morts

Laŭ la pseŭdonimo kaj nomo Romain Gary

[redakti | redakti fonton]

(ekde oktobro 1951 Romain Gary ne plu estas pseŭdonimo, sed lia oficiala nomo)

  • 1945 : Éducation européenne
  • 1946 : Tulipe
  • 1949 : Le Grand Vestiaire
  • 1952 : Les Couleurs du jour
  • 1956 : Les Racines du ciel1956 Prix Goncourt; tradukita al la angla kiel The Roots of Heaven (1957); filmo surbaze de la libro estas The Roots of Heaven (1958)
  • 1960 : La Promesse de l'aube
  • 1961 : Johnnie Cœur (teatraĵo)
  • 1962 : Gloire à nos illustres pionniers
  • 1963 : Lady L (Lesly Blanch, brita ĵurnalistino kaj verkistino), origine verkita en la angla
  • 1965 : The Ski Bum, origine verkita en la angla
  • 1965 : Pour Sganarelle (Frère Océan 1) (eseo)
  • 1966 : The Talent Sccout, origine verkita en la angla, franca traduko: Les Mangeurs d'étoiles (La Comédie américaine 1)
  • 1967 : La Danse de Gengis Cohn (Frère Océan 2)
  • 1968 : La Tête coupable (Frère Océan 3)
  • 1969 : Adieu Gary Cooper (La Comédie américaine 2)
  • 1970 : Chien blanc. Inspiris White dog (1982), polemika kontraŭrasisma filmo de Samuel Fuller.
  • 1971 : Les Trésors de la Mer Rouge
  • 1972 : Europa
  • 1973 : Les Enchanteurs
  • 1974 : La nuit sera calme
  • 1975 : Au-delà de cette limite votre ticket n'est plus valable
  • 1977 : Clair de femme
  • 1977 : Charge d'âme
  • 1979 : La Bonne Moitié (teatraĵo)
  • 1979 : Les Clowns lyriques
  • 1980 : Les Cerfs-volants
  • 1981 : Vie et mort d'Émile Ajar (postmorta)
  • 1984 : L'Homme à la colombe (postmorta)

Laŭ la pseŭdonimo de Fosco Sinibaldi

[redakti | redakti fonton]
  • 1958 : L'Homme à la colombe

Laŭ la pseŭdonimo de Shatan Bogat

[redakti | redakti fonton]
  • 1974 : Les Têtes de Stéphanie

Laŭ la pseŭdonimo de Émile Ajar

[redakti | redakti fonton]
  • 1974 : Gros-Câlin
  • 1975 : La Vie devant soi (premio Goncourt)
  • 1976 : Pseudo
  • 1979 : L'Angoisse du roi Salomon

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (fr) Matthieu Garrigou-Lagrange, Le don des langues, France Culture, la 16-an de junio 2017.
  2. Pri la pasportoj de patrino Mina Katseva kaj flegistino Aniela Voitsekhovich, vidu Litova Centra Ŝtata Arkivo, F. 53 op. 122 dosiero 5351 kaj F. 15 op. 2 p. 1230. Kopioj de dokumentoj estas konservitaj en la persona arkivo de la moskva historiisto A. N. Vasin.
  3. (en) Linguistic Innovations In Romain Gary's Creative Laboratory (PDF)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksterlingva verkado

Eksterlingvaj verkistoj