Romain Rolland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Romain Rolland (Tramtransporto en Parizo).
Romain Rolland
Nobel-premiito
Persona informo
Romain Rolland
Naskiĝo 29-an de januaro 1866 (1866-01-29)
en Clamecy
Morto 30-an de decembro 1944 (1944-12-30) (78-jaraĝa)
en Vézelay
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Vézelay vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Saint-Louis • Universitato de Parizo vd
Subskribo Romain Rolland
Familio
Patro Émile Rolland vd
Gefratoj Madeleine Rolland vd
Edz(in)o Marie Romain Rolland vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • eseisto • historiisto • romanisto • muzikologo • prozisto • biografo • muzikistoinstruisto vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1888– vd
Verkado
Verkoj Jean-Christophe ❦
Q2870231 ❦
Péguy ❦
The life of Toistoi ❦
Q52418853 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Romain ROLLAND naskiĝis la 29-an de januaro 1866 en Clamecy, mortis la 30-an de decembro 1944 en Vézelay estis franca verkisto.

La filo de instruisto studis en Parizo kaj Romo, laboris poste kiel instruisto kaj de 1903 ĝis 1912 kiel profesoro pri muzikscienco en La Sorbonne. En la jaro 1915 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Sian literaturan agadon li komencis per (ĉefe historiaj) dramoj kaj biografioj. Dum la Unua mondmilito li dediĉis sian energion al la celo de paco. Ekde 1921 li interesiĝis pri la hinda kulturo: Li renkontiĝis kun Rabindranath Tagore kaj Jawaharlal Nehru kaj verkis en 1923 biografion pri Mohandas Karamchand Gandhi. Rabindranath Tagore kaj Romain Rolland ambaŭ estas Nobelpremiitoj aprobintaj studintaj aŭ uzintaj Esperanton. En 1922 Romain Rolland akceptis la honoran prezidantecon de la dua kongreso de SAT. En la 1930-aj jaroj li vojaĝis al Sovetunio, renkontiĝis i.a. kun Maksim Gorkij kaj Stalino, sed lia simpatio al la komunismo pli kaj pli cedis al kritikemo. En la jaro 1942 li verkis sian membiografion Le voyage intérieur.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aert (dramo, 1898)
  • Les Loups-morituri (dramo, 1898)
  • Danton (dramo, 1898)
  • Vie de Beethoven (biografio, 1903)
  • Vie de Michelange (biografio, 1905)
  • Vie de Tolstoi (biografio, 1911)
  • Jean-Christophe (romano, 1904-12)
  • Au dessus de la mélée (Super la miksbatalo) (kontraŭmilita verko, 1915)
  • Colas Breugnon (romano, 1918)
  • Clérambault (romano, 1920)
  • Mahatma Gandhi (biografio, 1923)
  • L'âme enchantée (romano, 1922-24)
  • Un jeu de l'amour et de la mort (dramo, 1925)
  • Le voyage intérieur (membiografio, 1942)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Al la forbuĉataj popoloj / de Romain Rolland. El la franca originalo tradukis Georg Mahn - 1-a ĝis 3-a milo. - Bern: Universala Esperanto Asocio, 1920. – 16 paĝoj
  • Vortoj de Romain Rolland : kaj Esperantaj vortoj koncernantaj la apostolon / aranĝita de Hukuta-Masao kaj membroj de Hino-Esperanto-Klubo. - Tokio: Asake-Syoboo, 1977. - 82 paĝoj
  • Al la libro Tri verkoj de Lev Tolstoj, el la rusa lingvo tradukita al Esperanto kaj eldonita per Sennacieca Asocio Tutmonda en Parizo proksimume en 1930, li aldonis esperantlingvan antaŭparolon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Romain Rolland » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.