Romain Saïss
Aspekto
| Romain Saïss | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Romain Ghanem Paul Saïss |
| Naskiĝo | 26-an de marto 1990 (36-jaraĝa) en Bourg-de-Péage |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Maroko Francio |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Romain Saïss - arabe رومان سايس, naskiĝis la 26-an de marto 1990 en Bourg-de-Péage, Francio, do nun 36-jara - estas maroka profesia futbalisto en la pozicio de futbala defendulo. Li ekde la 2010 apartenas al la unua vira teamo de la klubo ASOA Valence.
Inter la jaro 2012 kaj 2026 li estis membro de la vira maroka nacia teamo de futbalo. Interalie li partoprenis kadre de la nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro - en la matĉoj tiam li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". La teamo estis vaste laŭdita post ilia venko en kvaronfinaloj de Futbala Mondpokalo 2022 kontraŭ Portugalio, en kiu Maroko fariĝis la unua afrika teamo kiu atingis Mondpokalan duonfinalon.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Morocco beat Portugal to make World Cup history (Maroko venkis Portugalion por fari historion en la Mondpokalo)", BBC Sport, la 10-an de decembro 2022. Kontrolita la 10-an de decembro 2022.
| ||||||

