Saltu al enhavo

Romaj elegioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Romaj Elegioj
Romaj Elegioj
Romaj Elegioj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1932
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 77
vdr

Romaj Elegioj [1] estas poemserio kreita de Johann Wolfgang Goethe en antikva metriko kaj la lirika frukto de lia unua itala vojaĝo. La funda motivo de Romaj Elegioj estas la amrilato inter la aŭtoro kaj lia estonta edzino. La aŭtoro kantas amomiton, en kiu denove ekvivas muzike kaj plastike la amovivo, mondorigardo kaj diaro de la antikva epoko.

El la germana la verkon esperantigis Kalman Kalocsay. La eldonaĵo de 1932 ce Literatura Mondo en Budapeŝto ampleksis 77 paĝojn kaj enhavis ilustraĵojn. Edition Iltis el Bad Bellingen prizoris reeldonon en la jaro 2015.

Citaĵo
 La du versaj verkoj montras la erotikan Goethe. Sed ĉi tiu erotiko puriĝas alta kaj nobla en la flamo de l' arto kaj amo. 
— Antaŭparolo
Citaĵo
 Ĉeftemo de la libro estas Amo en formo de lirikaj poemoj. La tradukinto sufiĉe konigis sian mirindan lertecon en poemtradukado.
Ĉi tie li ankaŭ submetiĝis al formfidela traduko kaj helpis la leganton per konciza antaŭparolo kaj postaj klarigoj. Tiel liveris al tiuj kiuj ne konas la latinan lingvon la plej precizan konon pri tiuj famaj poemoj. 
— 1932(1965), Historio de Esperanto II, paĝoj 773-774
Citaĵo
 Ni konas la majstrecon per kiu Kalocsay estras la Esperantan verson kaj ni retrovas ĝin ankaŭ en tiu ĉi verketo, kvankam la traduko iom katenas la liberan flugadon, kiun ni en la originalaj verkoj admiras ĉe la poeto. Kiu konas la temon de la koncernaj verketoj de Goethe scias, ke la enhavo estas diversmaniere prijuĝata ; ankaŭ la aŭtoro en la antaŭvorto trovas necese pledi por pravigi la elekton, kiun li faris 
— Belga esperantisto n200 (mar-apr 1933)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 773; kaj en la revuo Esperanto, 386(10), paĝo 149.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]