Roman Ŝaronov aŭ plennome Roman Sergejeviĉ Ŝaronov - cirileРоман Сергеевич Шаронов, angle cetere latinliterigata Sharonov - estas rusiafutbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 8-an de septembro1976(nun 1976-09-08) en Moskvo, do nun estas 47-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Rubin Kazanj - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de kluboj en Moskvo, Ŝanhajo, Krasnojarsko, Groznij kaj Jaroslavl. Krome Roman Ŝaronov ekde la jaro 2004 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la ĉampionadoj de 2004 kaj 2008.