Roman Holiday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferio en Romo
filmo
Originala titolo Roman Holiday
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27-a de aŭgusto 1953
Daŭro 118 min.
Ĝenro Romantika komedio
Kameraado Henri Alekan, Franz Planer
Buĝeto 1 500 000 $
Reĝisoro(j) William Wyler
Produktisto(j) William Wyler
Scenaro Dalton Trumbo (okazintaĵo)
Ian McLellan Hunter
kaj John Dighton (scenaro)
Filmita en Italio, Romo
Loko de rakonto Romo
Muziko de Georges Auric
Victor Young
Ĉefrolantoj Gregory Peck
Audrey Hepburn
Eddie Albert
Produktinta firmao William Wyler
Distribuo Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Intrigo • Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Ferio en Romo (en angla originalo:Roman Holiday) estas usona romantika komedio de reĝisoro Billy Wilder de firmao Paramount Pictures el la jaro 1953, en kiu ĉefajn rolojn kreis holivudaj steloj Gregory Peck kaj Audrey Hepburn. Aŭtoro de scenaro estis konata verkisto kaj scenaristo Dalton Trumbo, sed kiu tiutempe ne povis verki, ĉar li estis en holivuda nigra listo, do en la originalaj filmaj titoletoj li ne estis indikita.

Okazintaĵo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La juneta princino Anna (Audrey Hepburn), heredontino de trono, vojaĝas tra Eŭropo. Sed la ŝtataj devoj ĉesas amuzigi ŝin, ŝi estas lacigita kaj trosatigita de ili. Dum ŝtata vizito al Romo ŝi subite decidiĝos almenaŭ por momento fuĝi de la pretendema vivo de la reĝa filino kaj perdiĝos sur la stratoj de itala metropolo Romo. En sia aventurema vojo ŝi ekkonas multajn homojn, inkluzive de usona ĵurnalisto Joe Bradley (Gregory Peck). La ĵurnalisto helpe de sia amiko fotografisto Irving Radovich (Eddie Albert) dekomence peliĝas nur al sensacio en aspekto de la fuĝinta princino. Sed iom post iom li enamiĝos en la juneta nobelino, ŝi reciprokas lian amon. La filmo finas malfeliĉe per doloriga disiro de ambaŭ ĉefaj figuroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Sceno de renkontiĝo de Anna kaj Joe sur roma hispanplaco.
Joe kaj Anna veturante per vespo tra stratoj de Romo — veturo, kiu finas en polica stacio
Sceno ĉe buŝo de vero en Romo (kiel ununura ĝi estis filmita per ununura filmero)

Aktoraj okupigoj[redakti | redakti fonton]

Audrey Hepburn pro sia unua ĉefa filma rolo en usona filmo gajnis premion de Usona akademio de filma arto kaj sciencoj Oscar.

Bildo el kameraa provo antaŭ filmado, parto de la provo estis uzita en reklama trailero por propagado de la filmo

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barry Paris, Audrey Hepburnová: životopis, BB/art s.r.o., Praha 2005, ISBN 80-7341-684-0