Roman Lob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roman Lob
Dosiero:Roman Lob.jpg
Bazaj informoj
Naskiĝo 2-an de julio 1990 (1990-07-02) (33-jaraĝa)
en Kolonjo
Ĝenroj pop-muziko
Profesio soloa kantisto, drumisto
Retejo romanlob.de
vdr

Roman Lob (naskiĝis la  2-an de julio 1990(nun 1990-07-02) en Duseldorfo, Germanio, do nun 33-jara) estas germana popmuzika soloa kantisto. Per sia venko de la nacia germania antaŭkonkurso Unser Star für Baku ("nia stelulo por Bakuo") li kvalifikiĝis reprezenti Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo.

Biografio

Roman Lob pasigis siajn infanajn jarojn en la urbeto Neustadt (Wied), borde de la rivero Rejno pli-malpli mezvoje inter la urboj Kolonjo norde kaj Frankfurto ĉe Majno sude. Post la mezlernejaj jaroj li laboris en aŭtomobiloparta fabrikejo en Troisdorf proksime de Bonno. Jam frue videblis lia inklino je muziko: Li membris en la koruso de sia infanĝardeno, kaj lia avo, kiu ludis orgenon en loka kristana preĝejo, instruis al li ludadon de piano. En muzika laborgrupo de sia mezlernejo li reentuziasmiĝis pri kantado. En 2005 li kun du amikoj fondis la muzikgrupon "Painful Poison" ("doloriga veneno"), taŭge drameca nomo por 15-jaruloj, kaj en tiu grupo estis la drumisto. En aŭtuno fondiĝis la muzikgrupo "Days of Despite" ("tagoj de malgraŭo"), kies kantisto li iĝis, kaj samjare li nacie konatiĝis pro lia partopreno en la germania televida kantokonkurso "Deutschland sucht den Superstar" ("Germanio serĉas la superstelulon"). Aldoniĝis kantista pozicio en la alternativa rokmuzika grupo "Rooftop Kingdom" ("tegmentopinta reĝlando").

En februaro 2012 li per la kanto "Standing still" ("staranta senmove") gajnis la nacian germanian antaŭkonkurson de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo. En la germaniaj vendolistoj de la retaj muzikvendejoj iTunes kaj Amazon la kanto sekvatage en la vendolistoj havis la pintan pozicion, ĝi do nacie tre apreziĝis. En la internacia kantokonkurso li akiris la 8-an pozicion kaj 110 poentojn.