Roman Polański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roman Polański
Oskar-premiito
Persona informo
Roman Polanski
Naskonomo Raymond Thierry Liebling
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1933 (1933-08-18) (90-jaraĝa)
en Parizo
Religio judismo vd
Lingvoj anglafrancapola vd
Ŝtataneco PollandoFrancio vd
Alma mater Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo • Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow vd
Familio
Patro Ryszard Polański vd
Patrino Bula Liebling vd
Edz(in)o Barbara Kwiatkowska-Lass • Sharon Tate • Emmanuelle Seigner vd
Infanoj Paul Richard Polanski • Morgane Polanski • Elvis Polanski vd
Profesio
Alia nomo Romek vd
Okupo filmreĝisoroaktorofilmproduktoroscenaristoverkisto • ĝenra aktoro • filmaktoro • teatra reĝisoro • reĝisoro vd
Aktiva en Pollando vd
Aktiva dum 1953– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Romano Polanski (2013)
Manpremaĵo de Roman Polański en Aleo de Steluloj en Międzyzdroje

Roman Polański fakte Raymond Thierry Liebling (esperante: Romano[1] Polanski[2]; naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1933 en Parizo) estas pola filmreĝisoro, verkisto, aktoro kaj filmproduktisto, gajninto de la Oskar-Premio. Post komenco de sia kariero en Pollando, Polanski fariĝis internacie renoma filmisto kaj holivuda reĝisoro de filmoj kiel ekzemple Bebo de Roza-Maria, Ĉinio-urbo kaj La pianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sian infanecon dum la Dua Mondmilito li pasis en la Krakova geto. Liaj gepatroj estis poloj juddevenaj. En 1953, post teatraj roloj li debutis en filmo Tri rakontoj. De 1954 Polanski studis en Filma Skolo en Lodzo negajnante tamen la diplomon. En 1959 edzigis kun Barbara Kwiatkowska, tamen tiu edzigo ne trapasis eĉ tri jarojn. Li elmigris al Parizo, sed li rapide revenis por reĝisori Tranĉilo en akvo – sian unuan monde apreciitan filmon. Oni nominigis ĝin al Oskar-premio. Poste li elmigris al Francio kaj Britio. En 1969, lia nova edzino, Sharon Tate, estis murdita per la Manson-Familio. Lia depresio ne haltigis lin por krei ceterajn filmojn. En 1965 jaro Polanski kreis Abomeno – la ĉefa persono de filmo rolis Catherine Deneuve. En 1978, li deklaris sian kulpan pri ke li, kontraŭ Usona leĝo, seksumis kun 13-jaraĝa knabino, Polanski fuĝis al Francio, kie li nun loĝas kaj daŭras esti fuĝanto el usona justeco.

Pro ke li malliberiĝus se li revenigas Usonon, lin daŭras direkti filmojn en Eŭropo inkluzivanta Freneza, Morto kaj la fraŭlino. Lia plej grava filmo kunigita kun la patruja Pollando estas La pianisto – kie li adaptis la historion de vivo dum la Dua Mondmilito de Ladislao Ŝpilman, pola pianisto. La filmo montras la realecon de la batalo en detruanta Varsovio. La filmo gajnis Oskar-premion kaj Oran Palmon. Inter la ĝis nun lastaj filmoj de Polanski estas Oliver Tvist (baze de la romano de Charles Dickens) (2005).

Je la 27-a de oktobro 2009 Polanski estis arestita je la flughaveno Zuriko (Svislando). Oni prevente enprizonigis lin, atendante peton por ekstradicio de Usono.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li vivas ekde 1980 en geedzeco kun Emmanuelle Seigner, kun kiu ili havas du infanojn.

Filmoj reĝisoritaj de Polanski[redakti | redakti fonton]

  • 2019Mi akuzas (J’accuse)
  • 2017Baziĝas sur vera rakonto (D'après une histoire vraie)
  • 2014Semajnfino de majstro (Weekend of a Champion)
  • 2013Venuso en pelto (La Vénus à la fourrure)
  • 2011Masakro (Carnage)
  • 2010La fantoma verkisto (The ghost writer)
  • 2005Oliver Tvist (Oliver Twist)
  • 2002La pianisto (The pianist)
  • 1999La naŭa pordego (france: La Neuvième Porte, angle: The Ninth Gate)
  • 1994Morto kaj la fraŭlino (france: La Jeune Fille et la Mort, angle: Death and the Maiden)
  • 1992Maldolĉa luno (france: Lunes de fiel, angle: Bitter moon)
  • 1988Freneza (Frantic)
  • 1986Piratoj (Pirates)
  • 1979Tess
  • 1976La loĝejluanto (Le Locataire)
  • 1974Ĉinio-urbo (Chinatown)
  • 1972Semajnfino de majstro (Weekend of a Champion)
  • 1972Kio? (Che?)
  • 1971Makbet (Macbeth)
  • 1968Bebo de Roza-Maria (Rosemary's baby)
  • 1967Danco de la vampiroj (Dance of the vampires)
  • 1966Senelirejo (Cul-de-sac)
  • 1965Abomeno (Repulsion)
  • 1964La plej belaj fraŭdoj de la mondo: La diamanta rivero (Les Plus Belles Escroqueries du monde: La Rivière de diamants)
  • 1962La mamuloj (Ssaki)
  • 1961Dika kaj maldika (Le Gros et le Maigre)
  • 1961Tranĉilo en akvo (Nóż w wodzie)
  • 1959Kiam falas anĝeloj (Gdy spadają anioły)
  • 1959Lampo (Lampa)
  • 1958Du homoj kun ŝranko (Dwaj ludzie z szafą)
  • 1957Murdo (Morderstwo)
  • 1957Disbatos ni la distron... (Rozbijemy zabawę...)
  • 1957Rido dentuma (Uśmiech zębiczny)
  • 1955Biciklo (Rower)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. Diskto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio