Roman Stopa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Roman Stopa (naskiĝis la 8-an de julio 1895 en Wola Batorska apud Bochnia, mortis la 15-an de aprilo 1995 en Krakovo) – pola lingvisto, afrikisto, folkloristo. Ankaŭ esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estis disĉiplo de la lingvisto, profesoro Jan Michał Rozwadowski. Eminenta pola fakulo pri klaketaj lingvoj. Esploris lingvojn kaj folkloron de boŝmanoj kaj hotentotoj en Sudokcidenta Afriko. Lekciis afrikajn lingvojn kiel svahila lingvo, haŭsa lingvo, evea lingvo, hotentotaj kaj boŝmanaj. Ankaŭ komparan muzikologion de Afriko. Ekde 1962 profesoro ĉe Jagelona Universitato en Krakovo.

Scienca kontribuo[redakti | redakti fonton]

Profesoro Roman Stopa en la disertaĵo Die Schnalze, ihre Natur, Entwicklung und Ursprung hipotezas pri la evoluo de klaketoj en elspirajn sonojn, per kio li kontraŭas al la teorio de Trombetti, kiu opiniis male. Laŭ la profesoro klaketoj kiel sonoj estas pli aĝaj ol vokaloj kaj konsonantoj, kiuj devenas de ili. Li asertas, ke la klakoj estas protokonsonantoj por la tuta homaro kaj la nunaj eksplodaj, afrikatoj kaj frikativoj de ili devenas. En artikoloj pri ĝenerala fonetiko el la jaroj 1955-1960 jese respondas por malpermesita en afrikistiko la demando ĉu oni povas kompari klaketajn lingvojn kun la senklakaj. Sekve proponas novan rearanĝon por klasifiki lingvojn de Afriko. Li hipotezas, ke la lingvoj de Nigra Afriko apartenis al kvar lingvo-grupoj: khoisan (boŝmanoj kaj hotentotoj), sudana, bantua kaj hamido-semida kaj estas origine ligitaj inter si pro la komuna subtavolaĵo – pigmeo-boŝmana, kiu okupis la tutan Afrikon. Sian teorion prezentas en disertaĵo Genetic Unity of African Languages.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Teksty hotentockie (Hotentotaj tekstoj), 1936
  • Die Schnalze, 1939
  • Mały słownik suahilijsko-polski i polsko-suahilijski (Malgranda vortaro svahila-pola kaj pola-svahila), 1966; kunlabore kun B. Garlicki
  • Structure of Bushman and its traces in Indo-European, 1972
  • Spod chłopskiej strzechy na katedrę uniwersytetu (De pajlotegmenta vilaĝkabano al universitata katedro ...), 1987; rememoroj
  • Studies in African Languages, 1993

Publikaĵoj en la germana

  • Die Schnalze, ihre Natur, Entwicklung und Ursprung, „Prace Komisji Językowej Polskiej Akademii Umiejętności”, n-ro 23, Kraków 1935, p. I-XI; 1-198
  • Die Schnalzlaute im Zusammenhang mit den sonstigen Lautarten der Menschlichen Sprache, Sonderdruck aus „Archiv fur Vergleichende Phonetic”, Bnd 3, Heft II, Berlin 1939, p. 1-20
  • Kritische Bemerkungen zu dem Aufsatz „Uber die sogenannten Primitivsprachen” von V. Skalicka, Lingua posnaniensis, vol. VII, Poznan 1958, p. 318-322
  • Lautliche und Grammatische Probleme des Khoisansprachen, „Folia Orientalia“, vol. IV, Kraków 1962 (1963), p. 209-220
  • Zur Entwicklung der orientalistic in Polen, „Wissenschaftliche Ztg. D. Humboldt-Universitat, Berlin 1963
  • Das Konsonantische Lautsystem des Zulu in Lichte der Historischen Dialektologie, „Verhandlungen des Zweiten Dialektologenkongresses in Marburg”, 1965, p. 771-787
  • Einige Uberreste von Ursprunglichen Gebarden in Afrikanischen Sprachen, „Biuletyn Polskiego Towarzystwa Językoznawczego”, kajero XXIV, Kraków 1965, p. 173-196
  • Afrykanisch und Indogermanisch, „Phonetica”, n-ro 14, 1966, p. 181-189
  • Sprachentwicklung der Menschheit (exemplifiziert durch diejenige in Afrika) und Spracherwerb des Kindes, "Lingua Posnaniensis", vol. XI, Poznań 1966, p. 73-106
  • „Ammensprachliches” aus Afrika und Europa. „Kalima na Dini” (Wort und Religion), Festschrift E. Damman, Marburg 1969, p. 143-153
  • Kann man eine Brucke schlagen zwischen der Kommunikation der Primaten und derjenigen der Urmenschen?, "Homo", Band XIX, Heft 3-4, Gottingen-Berlin-Frankfurt 1969, p. 129-136
  • Phonetische Sprachschichten der Gesellschaft und der Wirtschaftliche Aspekt der Kultur, "Lingua Posnaniensis", vol. XIV, Poznań 1969, p. 113-136

Publikaĵoj en la angla

  • Bushman and Hottentot among the Isolating Languages of Africa, “Rocznik Orientalistyczny”, vol. XVIII, Kraków 1953, p. 351-371
  • The Energy Producing Speech and the Types of Phonetic Systems, „Sprawozdania z Posiedzeń komisji Językowej PAN”, Kraków 1957, p. 1-11 (2 tabeloj)
  • From Clicks to Expiratory Consonants. I. „Lingua Posnaniensis“, vol. VI, Poznań 1957, p. 137-153
  • Bushman Texts, „Folia Orientalia”, vol. I, Kraków 1959, p. 105-127
  • The Evolution of Click Sounds in some African languages (A Study in African Linguistics and Ethnology), “Zeszyty Naukowe UJ. Rozprawy i Studia”, Kraków 1960, p. 1-102
  • The Origin of the Classification of Nouns in Ful, „Folia Orientalia”, vol. II, Kraków 1960 (1961), p. 89-102
  • Passive Voice on the Background of other Morphological Processes in African Languages, "Folia Orientalia", vol. III, Kraków 1961 (1962), p. 243-262
  • Bushman as a Language of Primitive Type, „Folia Orientalia”, vol. IV, Kraków 1961 (1963), p. 187-207
  • The Genetic Unity of African Languages, „Folia Orientalia”, vol. VII, Kraków 1965 (1966), p. 227-273 (kun 9 tabeloj)
  • Bushman Substratum or Bushman Origin in Hausa, „Folia Orientalia”, vol. IX, Kraków 1967 (1968), p. 151-234

En la pola lingvo Roman Stopa verkis artikolojn kaj librojn antaŭ ĉio pri etnografio kaj etnologio de Afriko. La liston de pli ol 50 publikaĵoj de Roman Stopa aperigis “Przegląd Orientalistyczny” (Orientalistika Revuo), en sia afrik-tema n-ro 3/1970 en prilaboro de Rajmund Ohly.

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Unikan kolekton de eksponaĵoj el sud-okcidenta Afriko - kolektitan de la profesoro - posedas Etnografia Muzeo nome de Seweryn Udziela en Krakovo. La kolektaĵo ampleksas kelkdekon da artefaritaĵoj de boŝmanoj, hotentotoj kaj ovamboj - armiloj, iloj, vestoj, ornamaĵoj, amuletoj kaj skulptaĵoj.

Eldiro pri esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanton eklernis okaze de Universala Kongreso en Krakovo (1912). Post fino de studoj en Skierniewice gvidis dum kvin jaroj kurson de esperanto por gimnaziaj instruistoj kaj lernantoj. Intervjuita de Maria Majerczak kaj Leszek Kordylewski la 24-an de marto 1988 diris: Esperanto ŝajnas por mi esti lingvo bela, agrabla por orelo, organizita kun la sama logiko kiel naturaj lingvoj, kaj kompare al ili samvaloras ajnaspekte (tr. K.S.).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Rajmund Ohly, Prof. Roman Stopa (w 75-lecie urodzin), "Przegląd Orientalistyczny" 3(75)1970
  • Wielka Encyklopedia PWN (volumo 26), 2005
  • Marek Grabski, Magdalena Dolińska, Podróżnicy. Zbiory podróżników polskich przełomu XIX i XX wieku w Muzeum Etnograficznym w Krakowie (Vojaĝistoj. Kolektaĵoj de polaj vojaĝistoj de la 19/20 jc. en Etnografia Muzeo en Krakovo), Kraków 2001