Romano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de la 1a eldono de la Kiĥoto (1605), probable la unua moderna romano kaj unu el plej konataj tutmonde.
La Liseuse de Jean-Honoré Fragonard, ĉirkaŭ 1770, konservita en la National Gallery of Art, Vaŝingtono.

Romano estas literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj. Romano estas moderna formo de eposo, sed distinge de popola eposo, kie persono kaj popolanimo estas neapartigeblaj, la romano priskribas la vivon de persono kaj socian vivon kiel sendependajn realaĵojn. Plej ofte la romano utiligas du ingrediencojn: rolulo kaj medio, ekzemple Don Kiĥoto kaj Manĉo, Robinsono kaj lia insulo ktp.

Romanoj povas esti: biografiaj, aventuraj, detektivaj, hororaj, sciencfikciaj. La vorto romano devenas de la vorto romanz, kiun oni uzis en Francio ekde la 12-a jarcento parolante pri verkoj skribitaj en popola lingvo (lingua romana) aŭ latinida kaj ne en la latina.

Romano estas literatura verko en prozo en kiu oni rakontas fikcian agadon ĉu tute ĉu parte kies celo estas okazigi estetikan plezuron al la legantoj per priskribo de interesaj okazaĵoj aŭ epizodoj, krom de roluloj, pasioj kaj kutimoj. Aliaj difinoj, kiaj tiu de la hispanlingva vortaro de la Real Academia Española, ĝenerale parolas pri simple "literatura rakonta verko de ia etendo" aŭ pri "literatura rakonto ĝenro kiu, kun antaŭaĵo ĉe la greklatina antikveco, disvolviĝas el la Moderna Epoko".[1] La romano distingiĝas pro sia malferma karaktero kaj sia kapablo enhavi diversegajn elementojn en kompleksa rakonto. Tiu malferma karaktero permesas al aŭtoroj grandan liberecon por enmeti rolulojn, krucigitajn historiojn aŭ subigitajn rakonterojn unu rilate al alia, prezenti faktojn en diferenca ordo al tiu en kiu okazis la rakontaĵoj aŭ inkludi en la rakonto tekstojn de diversa naturo: leteroj, administraj dokumentoj, legendoj, poemoj, ktp. Kompreneble tio ĉio okazas ĉefe dum la 20-a jarcento antaŭen. Tio havigas al la romana ĝenro pli grandan kompleksecon ol tiu prezentita de la aliaj rakontaj subĝenroj kiaj la novelo, la rakonto, la anekdoto, ktp.

Limigo

La bazoj de romano estas la jenaj:

  • Etenda rakonto: la romanoj havas, ĝenerale, inter 60 000 kaj 200 000 vortojn, aŭ pli malprecize el 300 al 1300 paĝoj aŭ plie.

Tie enradikiĝas la diferenco rilate al rakonto kaj novelo. Estas svaga zono inter romano kaj novelo kiu ne eblas separigi klare kaj precize. Foje oni uzas la terminon nouvelle (novelo) aŭ mallonga romano por difini la tekstojn kiuj aspektas tro mallongaj por esti romano aŭ tro longaj por esti rakonto; sed tio ne signifas ke estas tria intermeza ĝenro (male, tio duobligus la problemon ĉar tiele estus du necesaj limigoj difinotaj anstataŭ nur unu).

Tiparo

La romano estas la regno de la libereco laŭ enhavo kaj formo. Estas protea ĝenro kiu prezentas laŭlonge de la historio multajn formojn kaj vidpunktojn.

Por klasigi tioun ĝenron oni rimarku ke estas diversaj kriterioj, uzitaj de la diferencaj tiparoj proponitaj:

titolpaĝo de la unua eldono La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift de 1726, nome satira romano.
Titola paĝo kaj frontispico de la unua angla eldono de Robinson Crusoe (London: W. Taylor, 1719) nome aventura romano.
Kovrilpaĝo de unu de la eldonoj de 1554 de la Lazarillo de Tormes, nome pikareska romano.
    • Pikareska romano
    • Krimromano
    • Romantika
    • Socia romano: malpliigs plej eble la priskribon de individuaj roluloj, anstataŭigante ilin per kolektiva rolularo, ĉar ne tiom gravas jam la homa estaĵo en si mem, sed kiel parto de grupo aŭ socia klaso. Ties celo estas kritiko, intence denunci situaciojn, etosojn kaj vivmanierojn de difinita grupo, foje ene de metio. Ĝi estis tre populara en Hispanio en la 1950-aj jaroj kun la nomo socia hispana romano
    • Horora romano
    • vesterno

Aldonendas al tiu listo aliaj tiparoj kiuj rigardas kiel kriterion la stilon de la verko kaj tiele oni parolas pri la jeno:

Aŭ, se oni konsideras la tipon de la intrigo (respektive historio), oni parolas pri la jeno:

  • Psikologia romano
  • Romano de tezo: Estas tiu kiu plej gravigas la intencojn de la aŭtoro, ĝenerale ideologiaj, ol al la rakonto.
  • Atestoromano, ekzemple Unu tago el la vivo de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича, 1962) de Aleksandr Solĵenicin

Ekde fino de la periodo viktoria al la aktualo, kelkaj el tiuj variantoj konvertiĝis en veraj subĝenroj (scienco-fikcio, rozkolora romano, historia romano) ege popularaj, kvankam ofte ili estas malprezataj de la kritikistaro kaj la fakuloj; en ĵusaj tempoj, la plej bonkvalitaj romanoj de kelkaj subĝenroj komencis esti agnoskitaj kiel grava serioza literaturo.

Historio

Dosiero:HBalzac.jpg
Honoré de Balzac.

Ĝi fariĝis populara en Francio de 1200 kaj disvastigis tra Eŭropo. Ekzistis kavaliraj romanoj pri legenda reĝo Arturo, pri aventuroj de Karlomano kaj romanoj pri klasikaj temoj. Dum Renesanco kaj Baroko la ĝenro havis fortan popularan elanon en la diversaj landoj. En la 18-a jarcento disvolviĝis du ĉefaj specoj: socia-ĉiutageca (G. Fielding, T. Smollett) kaj psikologia (S. Richardson, J.J. Rousseau, J.W. Goethe). Romantikistoj kreas historiajn romanojn (W. Scott). De la 1830-aj jaroj komenciĝis la klasika epoko de romanoj de kritika realismo: Stendhal, Honoré de Balzac, Ch. Dickens, W. Thackerrey, G. Flaubert, L. Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, B.P. Galdós...

En la 20-a jarcento la termino “romantika romano” estis apartigita de “vivromanoj” en okcidenta literaturo. Plej grandaj romanistoj de la 20-a jc. estis: M.Gorkij, A. France, R. Rolland, Th. Mann, J. Galswarthy, W. Faulkner, R. Tagore, M. Ŝoloĥov. Modernismaj romanistoj estas: M. Proust, J. Joyce, F. Kafka.

Proprecoj de romano

La plej multajn romanojn karakterizas jenaj ecoj, tamen eblas esceptoj:

Famkonataj romanistoj

Marcel Proust, 1900

Famkonataj romanoj

Dosiero:Metamorphosis.jpg
Kovrilo de la unua eldono de La Metamorfozo

Famkonataj roluloj

Bildaro


Vidu ankaŭ

Notoj

  1. [1]