Saltu al enhavo

Romano la 3-a (Bizancio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ρωμανός Γ΄ Αργυρός
(968-1034)
Ikonografia bildo de Romano la 3-a: Ilustraĵo de manuskripto de Johano Skylitzes de la 11-a jarcento.
Ikonografia bildo de Romano la 3-a: Ilustraĵo de manuskripto de Johano Skylitzes de la 11-a jarcento.
Persona informo
Ῥωμανὸς ὁ Ἀργυρόπουλος
Naskiĝo 968
en Hierapoliso, Frigio, Malgrandazio, Bizanca Imperio
Morto 1034
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Malgrandazio, Bizanca Imperio
Mortis pro hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per toksiĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Konstantinopolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Makedonia dinastio vd
Patro Marianos Argyros (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Basil Argyros (en) Traduki, Pulcheria Argyre (en) Traduki kaj Maria Argyropoulina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Zoe Porfirogenidino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Romano la 3-a Argiropulo aŭ greke:Ρωμανός Γ΄ Αργυρός estis bizanca imperiestro de 1028 ĝis sia morto en 1034.

Li estis bizanca nobelo kaj altranga oficisto en Konstantinopolo kiam la mortanta Konstanteno la 8-a sur sia mortolito devigis lin eksedziĝi de sia edzino kaj edziĝi al la filino de la imperiestro, Zoe. Post tri tagojn je la morto de Konstanteno, Romano prenis la tronon.

Romano estas konsiderata kiel bonintenca sed neefika imperiestro. Li malorganizis la impostsistemon kaj subfosis la militistaron, persone gvidante katastrofan militan ekspedicion kontraŭ Alepo.

Li kverelis kun sia edzino kaj malhelpis ŝiajn plurajn provojn surtroniĝi, inkluzive de du kiuj rondiris ĉirkaŭ sia bofratino Teodora (980-1056). Li elspezis grandajn monsumojn por la konstruado kaj riparado de preĝejoj kaj monaĥejoj. Li mortis post ses jaroj sur la trono, supozeble murdita, kaj lin sukcedis la juna amanto de lia edzino, Mikaelo la 4-a.

Familio kaj frua kariero

[redakti | redakti fonton]

Romano la 3-a Argiro, naskita en 968, estis la filo de Marianos, membro de la familio Argyros. Aliaj hipotezoj pri lia patro estas Pothos Argyros, kiu venkis hungaran atakon en 958 (identigita de iuj akademiuloj kiel pli malnova samnomulo), aŭ Eustathios Argyros, konata nur pro mendado de poemo honore al Romano la 2-a en 950. La patro de Romano, Marianos, estis la filo de alia Romano Argyros (900-973), kiu edziĝis kun Agata Lekapena (912-970), filino de la imperiestro Romano la 1-a Lekapeno (regnis 919–944).

Mozaiko de Zoe Porfirogenido, la kunimperiestrino.
Georgo Maniako, bizanca generalo, sendas kristanan leteron al Romano la 3-a.
Araba kavalerio persekutas fuĝantajn bizancanojn post la Batalo de Azaz.
Romano la 3-a estis murdita dum banado.
Imperiestrino Zoe Porfirogenido tonsuras Teodora-n post alia malsukcesa komploto.
La aziaj temoj de la Bizanca Imperio inter la jaroj 640 kaj 1230.
Mapo de la Mirdazida emirlando.
La Citadelo de Halepo estis la centro de la halepaj monarkoj dum la Mezepoko.
Zoe petas la eŭnukon Sgorices veneni ŝian bofraton Johanon la Orfanotrofon, frato de Mikaelo la 4-a.[1]

Romano havis plurajn gefratojn: Bazilo Argyros (970-1023), kiu servis kiel generalo kaj guberniestro sub Bazilo la 2-a (regno 976–1025); Leono Argiro (972-1017), kiu servis sub Bazilo kaj estis mortigita en Italio en 1017; Pulkerja Argiropolina (974-1034), kiu edziniĝis al la magistro Bazilo Sklero [1] kaj laŭdire estis "virino kun bonanima spirito... kiu multe kontribuis por la sukceso de la frato" helpante lin kontroli la elspezojn de Zoe. Li ankaŭ havis alian fratinon kiu edziniĝis al Nikeforo Karanteno, (filo de Konstanteno Karanteno), kiu funkciis kiel dukso de Antioĥio sub Romano kaj Maria Argyropoulina (975-1007), kiu edziniĝis al Giovanni Orseolo (981-1007), filo de Doĝo Pietro la 2-a Orseolo (961-1009).

Li funkciis kiel krites (juĝisto) en Opsikiono, kun la rango de protospatharios (unu el la plej altaj juraj rangoj, kutime donita al altrangaj generaloj kaj provincaj guberniestroj). En ĉi tiu rolo li persekutis herezulojn ĉe Akmoneja. Li poste estis promociita al la posteno de kvestoro (la altranga jura oficisto por la imperia ĉefurbo, Konstantinopolo) kaj fariĝis unu el la juĝistoj de la Hipodromo, la Alta Kortumo de la Imperio.

En ĉi tiu rolo li estas menciita en la Pejra,[2] kompendio de juraj decidoj kompilitaj de la fama juristo Eŭstacio Romajo (f. 975-1034). Li estis plue promociita al la rango de "patrikios" kaj la posteno de "oikonomos" (administranto) de la Granda Eklezio, dum li ankoraŭ prezidis la Superan Kortumon. Sub imperiestro Konstanteno la 8-a li tenis la postenon liel urba prefekto de Konstantinopolo, kio igis lin la formala estro de la Senato kaj unu el la ĉefaj leŭtenantoj de la imperiestro.

Fine de 1028, Konstanteno la 8-a kuŝis sur sia mortlito. Dezirante certigi la makedonan dinastion, sed ne havante filon, li alvokis Konstantenon Dalasenon, Duko de Antioĥio por edziĝi kun sia plej aĝa filino, Zoe. Dalaseno, estis sperta milita komandanto, influa patricio, kaj senŝanĝe lojala al la reganta domo.

La konsilistoj de la imperiestro preferis ne havi fortan militistan figuron kiel la novan imperiestron, kaj persvadis la imperiestron elekti Romanon anstataŭe, kiel eble pli flekseblan kaj certe malpli vojaĝintan kandidaton. Konstanteno la 8-a devigis Romanon eksedziĝi de sia edzino Helena, kiu estis sendita al monaĥejo, kaj edziĝi kun Zoe, kiu tiutempe havis 50 jarojn. Romano havis 60 jarojn. La geedziĝo okazis la 9-an de novembro 1028, kaj dum la sama ceremonio Romano estis proklamita cezaro. Tri tagojn poste, la 11-an de novembro, Konstanteno mortis pro malsano.

La nova imperiestro volis lasi sian markon kiel reganto, sed li estis plejparte senefika en siaj entreprenoj. Li idealigis Markon Aŭrelion, aspirante esti nova filozofa reĝo, kaj simile li celis imiti la militistan lertecon de Trajano. Li elspezis grandajn monsumojn por novaj konstruaĵoj kaj por doti preĝejojn kaj monaĥejojn. Li klopodis malpezigi la premon de impostado sur la aristokrataro, kiu subfosis la financojn de la ŝtato.

Antaŭaj imperiestroj provis kontroli la privilegiojn de la nobeloj sur la simpla popolo. Venante el la aristokrataro mem, Romano la 3-a forlasis ĉi tiun politikon. Ĉi tiu malsukceso je kontraŭstarado de la aristokratoj permesis al ili ekspluati la kamparan mason de terposedanta kamparanaro, kiu pli kaj pli falis en la staton de servuteco. Ĉi tio siavice subfosis la tradician rekrutadbazon de la bizanca armeo. La kombinaĵo de reduktita impostbazo kaj malpli da indiĝen-devenaj soldatoj havis longdaŭrajn sekvojn. Ĉar la enspezoj malkreskis, la konsekvenca malriĉigo de la ŝtato plu malfortigis la rekrutadpovon de la militistaro.

En 1030 li decidis persone gvidi armeon kontraŭ la Mirdasidoj de Alepo, malgraŭ ke ili akceptis la Bizancanojn kiel suzerenojn, kun katastrofaj rezultoj. La armeo kampadis ĉe senakva loko kaj ĝiaj patrolsoldatoj estis embuskitaj. Atako de la bizanca kavalerio estis venkita. Tiun nokton Romano okazigis imperian konsilion, kie la demoralizitaj bizancanoj decidis forlasi la kampanjon kaj reveni al bizanca teritorio. Romano ankaŭ ordonis, ke liaj sieĝomaŝinoj estu bruligitaj.

La 10-an de aŭgusto 1030 la armeo forlasis sian tendaron kaj direktiĝis al Antioĥio. Disciplino rompiĝis en la bizanca armeo, kaj armenaj solduloj uzis la retiriĝon kiel ŝancon por prirabi la provizojn de la tendaro. La Emiro de Halepo lanĉis atakon kaj la imperia armeo rompiĝis kaj fuĝis (1030). Nur la imperia korpogardisto, la Heterea, tenis firme, sed Romano preskaŭ estis kaptita.

Rakontoj varias pri la batalperdoj: Johano Skylitzes verkis, ke la bizancanoj suferis "teruran malvenkon" kaj ke kelkaj soldatoj estis mortigitaj en kaosa amasfuĝo fare de siaj kunsoldatoj. Jaĥio de Antioĥio skribis, ke la bizancanoj suferis rimarkinde malmultajn perdojn. Laŭ Jaĥio, du altrangaj bizancaj oficiroj estis inter la mortintoj, kaj alia oficiro estis kaptita de la araboj. Post ĉi tiu malvenko la armeo fariĝis "mokaĵo".

Malgraŭ sia venko, la emiro de Halepo komencis intertraktadojn kaj subskribis traktaton, kiu igis Halepon imperia tributpaganto kaj permesis al greka guberniestro prezidi la urbon. En 1032 la konkero kaj sukcesa defendo de Edesa fare de Georgo Maniako kaj la solida malvenko de la saracena floto en la Adriatiko malmulte helpis restarigi la fruan popularecon de Romano.

Romano alfrontis plurajn konspirojn, plejparte centritajn ĉirkaŭ sia bofratino Teodora. En 1029 ŝi planis edziniĝi al la bulgara princo Presiano (996-1061) kaj uzurpi la tronon. La komploto estis malkovrita, Presiano estis blindigita kaj tonsurita kiel monaĥo, sed Teodora ne estis punita. En 1031 ŝi estis implikita en alia komploto, ĉi-foje kun Konstanteno Diogeno (997-1031), la Arkonto de Sirmiumo, kaj estis perforte enfermita en la monaĥejo de Petrion.

Vane estis provo redukti elspezojn, Romano limigis la elspezojn de sia edzino, kio nur pliakrigis la frmedigon inter la du. Romano prenis amantinon. Zoë siavice enamiĝis al Mikaelo, la frato de altranga kortega eŭnuko Johano la Orfanotrofo (998-1043). Romano, nekonscia, permesis al Mikaelo fariĝi unu el siaj personaj servistoj.

Postvivinte la provojn pri uzurpigo fare de Teodora, lia morto la 11-an de aprilo 1034 supozeble ŝuldiĝis al veneno administrita de lia edzino. Ankaŭ ekzistas konjektoj, ke li dronis en bano laŭ ordono de sia edzino. Li estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Maria Peribleptos, kiun li konstruis.

Zoe kaj Mikaelo geedziĝis en la sama tago, en kiu Romano la 3-a mortis. La sekvan tagon la paro alvokis la patriarkon Aleksio la 1-a por ofici la kronadon de la nova imperiestro. Kvankam li komence rifuzis kunlabori, la pago de 50 funtoj da oro helpis ŝanĝi lian opinion. Li kronis Mikaelon la 4-an kiel la novan imperiestron de la romianoj.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Bizanca ImperiestroPoste:
Konstanteno la 8-a12-an de novembro 1028 - 11-an de aprilo 1034Mikaelo la 4-a