Romano la 4-a Diogeno
Aspekto
(Alidirektita el Romanus la 4-a Diogeno)
| Romano la 4-a Diogeno | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 1030 en Kapadocio, Bizanca imperio | ||||
| Morto | 4-an de aŭgusto 1072 en Kınalıada | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Doukas vd | ||||
| Patro | Konstanteno Diogeno | ||||
| Edz(in)o | Anna of Bulgaria (en) Eudokia Makrembolitissa (en) | ||||
| Infanoj | Konstantinos Diogenes (en) ( Leo Diogenes (en) ( Nikephoros Diogenes (en) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | imperiestro militisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Romano (aŭ Romanos) la 4-a Diogeno (greke Ρωμανός Δ΄ Διογένης, Rōmanos IV Diogenēs) estis membro de la bizanca armea aristokrataro kiu, post lia geedziĝo kun la vidvigita imperiestrino Eŭdokja Makrembolitissa estis kronita bizanca imperiestro kaj regis de 1068 al 1071.
Dum lia regado li devis haltigi la malkreskon de la bizanca militistaro kaj ĉesigi turkajn trudenirojn en la Orientromia Imperio, sed en 1071 li estis kaptita kaj la armeo venkita dum la Batalo de Manzikerto. En 1072, li estis blindigita kaj sendita al monaĥejo kie li mortis pro la vundoj.


