Romboido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Romboido estas la kvarlatero kies apudaj lateroj estas malegalaj kaj du el ties anguloj estas pli grandaj ol la aliaj du.[1][2][3][4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "romboido" derivas el malfrua latino rhomboīdes, kaj tiu de la greka ῥομβοειδής romboeidḗs, de ῥόμβος rómbos 'rombo' kaj -ειδής -eidḗs 'simila al'.[1]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Romboide.svg

Romboido posedas la jenajn proprecojn:

  • Ĝi havas du parojn de malaj lateroj, egalaj kaj paralelaj inter si.
  • Ĉiu paro de apudaj anguloj estas suplementaj.
  • Ĝi havas du akutajn angulojn kaj du obtuzajn.
  • La bisekcioj de la apudaj anguloj estas perpendikularaj inter si.
  • La komuna punkto de la du diagonaloj estas centro de centra simetrio.[5]
  • Kiel en ĉiu kvarlatero, la sumo de ĉiuj ties anguloj internaj estas same kiel 360°.
  • La diagonaloj bisekcias reciproke en punkto nomita baricentro.
  • La plej granda diagonalo determinas super la romboido di triangulojn kaj obtuzangulajn kaj kongruajn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «Romboide». Diccionario de la lengua española(23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7. Alirita la 9an de junio 2020.
  2. Real Academi de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales. Diccionario esencial de las ciencias. Espasa. ISBN 84-239-7921-0.
  3. Pedro Nuñez (1567). Libro de Algebra en Arithmetica y Geometria. Antverpeno. «Romboide es figura cuadrilátera, en la cual solamente los lados opósitos son iguales, y los ángulos no son rectos, y en esto es diferente del cuadrángulo rectángulo, que no es cuadrado». Alirita la 9an de junio 2020.
  4. Julio Cesar Barreto Garcia. «Deducciones de las fórmulas para calcular las áreas de figuras geométricas a través de procesos cognitivos». Sociedad Canaria Isaac Newton de Profesores de Matemáticas. Alirita la 9an de junio 2020.
  5. Difino de centra simetrio.